La Frankonia Arbaro - germane Frankenwald - estas mezalta montaro en la norda parto de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi situas en la distriktaro Supra Frankonio (Oberfranken) kaj formas la geologian ligon inter la regionoj Fichtelgebirge kaj Turingia Arbaro. Nur tre etaj partoj en la pleja nordo apartenas al la norde najbara federacia lando Turingio. Geologie ĝi kompreneblas sudorienta daŭrigo de la Turingia Skista Montaro. La teritorio estas larĝa arbare kovrata altebenaĵo, etendiĝante proksimume 45 kilometrojn en nordokcidenta direkto, malsuprenirante milde sur la norda kaj orienta flankoj al la rivero Saale, sed pli krute al la bavara ebenaĵo en la okcidento, kaj atinganta sian plej altan alton en la monto Döbraberg, (794 metrojn super la marnivelo, proksime de la loĝloko Schwarzenbach am Wald. En la centro de la regiono troviĝas la akvodislimo inter la basenoj de la riveroj Majno kaj Saale, respektive apartenaj al la riveraj sistemoj de la Rejno kaj Elbo.

la monto Döbraberg de 794 metroj estas la plej alta punkto de la arbaro