František Ženíšek

František ŽENÍŠEK (naskiĝis la 25-an de majo 1849 en Prago – mortis la 15-an de novembro 1916 en Prago) estis ĉeĥa akademia pentristo kaj desegnisto, profesoro en Akademio de figuraj artoj en Prago.

František Ženíšek
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1849 (1849-05-25)
en Prago
Morto 15-an de novembro 1916 (1916-11-15) (67-jaraĝa)
en Bubeneč
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco CislajtioAŭstra imperio
Subskribo František Ženíšek
Familio
Infanoj František Ženíšek • Julius Ženíšek
Parencoj Máňa Ženíšková
Theodor Pištěk
Jan Pištěk
Okupo
Okupo pentristo • pedagogoinstruisto • desegnisto • portretpentristo • history painter
vdr

Naskiĝinte en riĉa komercista familio, li festis siajn unuajn artajn sukcesojn jam dum studentaj jaroj. Krome lia stilo, influita de novrenesanco (kaj de liaj studvojaĝoj al Belgio, Nederlando kaj Parizo) kaj havanta ankaŭ fortan akcenton al la enlanda arta tradicio (precipe al Josef Mánes) plene kongruis kun tiam disvastigita oficiala gusto.

Li estas unu el ĉefaj reprezentantoj de la lasta generacio de artistoj de la ĉeĥa nacia renaskiĝo kaj de tn. Generacio de Nacia teatro, al kies nove konstruata konstruaĵo en Prago li grave kontribuis per siaj ornamoj (koridoroj kaj 8 alegorioj de la arto surplafone en la ĉefxa salono). Lia kurteno bedaŭrinde forbrulis dum la incendio en 1881 kaj post rekonstruo estis anstataŭigita per la verko de Vojtěch Hynais.

Al liaj pluaj gravaj verkoj apartenas fenestropentraĵoj de la preĝejo de Sankta Kirilo kaj Metodo en Prago-Karlín, surmuraj ornamaĵoj en Nacia muzeo en Prago, surmuraj pentraĵoj en la salono de Grégr en la Municipa domo en Prago, kaj verkoj kun historiaj temoj (Oldřich kaj Božena kaj Pereigo de adamanoj). Li laboris ankaŭ kiel oficiala portretisto.

Pentraĵoj kaj precipe desegnaĵoj de Ženíšek ĝis nun estas aprezataj pro alta teknika nivelo. Li tre admiris Ingres kaj laŭ lia modela li altigis desegnaĵojn je ĉefa esprimmaniero, dum koloro havis nur duarangan rolon.

Literaturo redakti

Blažíčková-Horová, Naděžda: František Ženíšek 1849-1916. Národní galerie v Praze, Valdštejnská jízdárna, Praha 2005. 251 p. ISBN 80-7035-315-5 EAN: 9788070353158. Riĉe fotodokumentita publikaĵo al la samnoma ekspozicio okazinta en la Ĉevalrajdejo de Valdštejn en Prago en 2005.