František Xaver Šalda

František Xaver Šalda (naskiĝis la 22-an de decembro 1867 en Liberec - mortis la 4-an de aprilo 1937 en Praha) estis la plej granda ĉeĥa literatura kritikisto, kvankam liaj propraj beletraĵoj ne estis tre sukcesaj.

František Xaver Šalda
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1867 (1867-12-22)
en Liberec
Morto 4-an de aprilo 1937 (1937-04-04) (69-jaraĝa)
en Prago
Tombo Grave of František Xaver Šalda
Lingvoj ĉeĥa
Loĝloko birth house of F. X. Šalda
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio
Alma mater Faculty of Law, German University in Prague • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo • jura fakultato de la Universitato de Karolo
Subskribo František Xaver Šalda
Okupo
Okupo tradukisto • literaturkritikisto • ĵurnalistoverkisto • aesthetician • historiistoartokritikisto • poeto • dramaturgoredaktoro
vdr

Filo de poŝtisto, studis juron ĉe Universitato de Karolo en Prago, sed la studadon li ne finis kaj fariĝis libera literatura kritikisto. En 1907 li doktoriĝis pri filozofio kaj ekde 1918 li prelegis kiel profesoro de latinidaj literaturoj ĉe ka Karola Universitato. En 1899 li grave malsaniĝis kaj suferis ĝis sia morto.

En la jaroj 1894-1908 li kunlaboris kun la redaktoroj de la granda enciklopedia vortaro de Jan Otta, por kiu li verkis artikolojn pri literaturistoj kaj pentristoj francaj, anglaj, germanaj kaj ĉeĥaj. Dum kvindeko da jaroj li kontribuis al multaj gazetoj per kritikoj, eseoj, rakontoj, kelkajn gazetojn li kunredaktis, nome Kmen (Trunko), Kritika (Kritiko) kaj Tvorba (Kreado).

Inter la jaroj 1928-1937 li eldonis propran kritikan gazeton Zápisník (Notkajero), kiun li mem plenigis per siaj artikoloj. Li redaktis ankaŭ libroseriojn Národní knihovna (Nacia biblioteko), Melantrichova knižnice (Libroserio Melantrich) kaj Almanach Kmene (Almanako de Kmen).

Šalda komprenis kritikon kiel memstaran beletran ĝenron (dum por Václav Černý ĝi estis scienco), kiu samtempe respondecas pri la kultura nivelo de la nacio.

Li verkis ankaŭ rakontojn kaj dramojn.

Dramoj redakti

  • Zástupové (Homamasoj, 1921)
  • Dítě (Infano, 1923)
  • Tažení proti smrti (Ekspedicio kontraŭ morto, 1926)

Rakontoj redakti

  • Život ironický a jiné povídky (Vivo ironia kaj aliaj rakontoj, 1912)
  • Loutky i dělníci boží (Pupoj kaj laboristoj diaj, 1917, romano)
  • Dřevoryty staré i nové (Lignogravuroj malnovaj kaj novaj, 1935)

Poemoj redakti

  • Strom bolesti (Arbo de doloro, 1920)

Kritikoj redakti

  • Boje o zítřek (Bataloj pri la morgaŭo, 1905)
  • Moderní literatura česká (Moderna literaturo ĉeĥa, 1909)
  • Duše a dílo (Animo kaj verko, 1913)
  • Umění a náboženství (Arto kaj religio, 1914)
  • Génius Shakesperův a jeho tvorba (Genio de Ŝekspiro kaj lia verkado, 1916)
  • In memoriam R. Svobodové (Rememore pri Růžena Svobodová, 1920)
  • Básnická osobnost Dantova (Poeta persono de Danto, 1921)
  • Antonín Sova (Antonín Sova, 1924)
  • Těm, kdož neumějí čísti (Al tiuj, kiuj ne scias legi, 1926)
  • O tzv. nesmrtelnosti díla básnického (Pri la t.n. senmorteco de verko poezia, 1928)
  • O nejmladší poezii české (Pri la plej juna poezio ĉeĥa, 1928)
  • J. A. Rimbaud, božský rošťák (J. A. Rimbaud, dia friponeto, 1930)
  • Mácha snivec i buřič (Mácha revulo kaj ribelanto, 1936)

Kaj multaj aliaj, kiuj aperis en pluraj librokolektoj.