Franz Boas

Franz Uri BOAS (9a de Julio, 1858 – 21a de Decembro, 1942) estis german-devena usona[1] antropologo kaj pioniro de moderna antropologio kiu estis nomita la "Patro de la Usona Antropologio".[2][3] Lia verkaro estas asocia kun la movadoj konataj kiel "Historia Partikularismo" kaj "Kultura Relativismo".[4]

Franz Boas
FranzBoas.jpg
Persona informo
Naskonomo Franz Uri Boas
Naskiĝo 9-an de julio 1858 (1858-07-09)
en Minden
Morto 21-an de decembro 1942 (1942-12-21) (84-jara)
en Novjorko
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla germana
Ŝtataneco Reĝlando PrusioUsonoGermanio
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de KiloUniversitato de HajdelbergoUniversitato de Kilo
Subskribo Franz Boas
Familio
Infanoj Ernst Philip Boas • Franziska Boas
Okupo
Okupo antropologo • lingvisto • universitata profesoro • geografofilozofo • kuratoro
Verkoj The Mind of Primitive Man / Franz Boas
TTT
Retejo http://www.franz-boas.com
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Studinta en Germanio, Boas akiris la doktorigon en 1881 en fiziko dum studis ankaŭ geografion. Li poste partoprenis en geografia ekspedicio al norda Kanado, kie li fasciniĝis kun la kulturo kaj lingvo de la Inuitoj de Bafina Insulo. Li pluigis kampolaboron pri la indiĝenaj kulturoj kaj lingvoj de la Pacifika Nordokcidento. En 1887 li elmigris al Usono, kie li por la unua fojo laboris kiel muzeestro en la Smithsonian Institution, kaj en 1899 iĝis profesoro de antropologio en la Columbia University, kie li restis por la cetero de sia kariero. Tra siaj studentoj, multaj el kiuj estris antropologiajn departementojn kaj esplorajn programojn inspirite de sia mentoro, Boas profunde influis la disvolvigon de usona antropologio. Inter liaj plej gravaj studentoj estis A. L. Kroeber, Ruth Benedict, Edward Sapir, Margaret Mead, Zora Neale Hurston, Gilberto Freyre kaj multaj aliaj.[5]

Boas estis unu el la plej elstaraj opoziciantoj de la tiam popularaj ideologioj de scienca rasismo, nome la ideo ke raso estas biologia koncepto kaj ke la homa konduto estas plej bone komprenata tra la tipologio de biologiaj karakteroj.[6] En serio de elrompaj studoj de skeleta anatomio li montris, ke krania formo kaj grando estas tre maleebla depende el mediaj faktoroj kiel sano kaj nutrado, kontraste al la postuloj de tiamaj rasaj antropologoj kiuj subtenis la ideon ke la kapoformo estas stabila rasa trajto. Boas laboris ankaŭ por demonstri, ke la diferencoj en homa konduto estas ne unuarange determinataj de denaskaj biologiaj disponoj sed estas ege la rezulto de kulturaj diferencoj akiritaj tra socia lernado. Tiel, Boas enkondukis kulturon kiel unuaranga koncepto por priskribi diferencojn en konduto inter homaj grupoj, kaj kiel la centra analiza koncepto de antropologio.[5]

Inter la ĉefaj kontribuoj de Boas al la antropologia pensaro estis lia malakcepto de la tiam popularaj evoluciismaj alproksimiĝoj al la studo de kulturo, kiuj vidis ĉiujn sociojn progresantaj tra serio de hierarkiaj teknologiaj kaj kulturaj stadioj, kun la kulturo de eŭropa Okcidento en la pinto. Boas argumentis, ke la kulturo disvolviĝis historie tra interagado de grupoj de personoj kaj la disvastigo de ideoj kaj ke sekve ne estas procezo al kontinue pli "altaj" kulturaj formoj. Tiu konsidero Boas al malakcepto de la "stadi"-bazita organizado de etnologiaj muzeoj, anstataŭ preferin ordigi la ekspoziciaĵojn baze sur simileco kaj proksimeco de la koncernaj kulturaj grupoj.

Boas enkondukis ankaŭ la ideon de kultura relativismo, kiu subtenas, ke la kulturoj ne povas esti objektive rangigitaj en pli altaj aŭ pli malaltaj, aŭ en pli bonaj aŭ pli ĝustaj, sed ĉiuj homoj vidas la mondon tra la lenso de siaj propra kulturo, kaj juĝas ĝin laŭ siaj propraj kulture akiritaj normoj. Por Boas, la celo de antropologio estas kompreni la vojon en kiu kulturo kondiĉigis homojn al kompreno kaj interagado kun la mondo en diversaj manieroj kaj por fari tion necesas akiri komprenon de la lingvo kaj de la kulturaj praktikoj de la popolo studata. Unuigante la fakojn de arkeologio, la studon de materiala kulturo kaj historio, kaj la fizikan antropologion, nome la studo de la variado en la homa anatomio, kun la etnologio, nome studo de la kultura variado de kutimoj, kaj kun la priskriba lingvistiko, nome studo de neverkitaj indiĝenaj lingvoj, Boas kreis la nomitan "kvar-fakan subdivizion" de antropologio kiu iĝis elstara en usona antropologio en la 20-a jarcento.[5]

NotojRedakti

  1. Boas, Franz. A Franz Boas reader: the shaping of American anthropology, 1883–1911. University of Chicago Press, 1989. p. 308
  2. Holloway, M. (1997) "The Paradoxical Legacy of Franz Boas—father of American anthropology." Natural History. Novembro 1997.[1]
  3. Stocking, George W., Jr. 1960. "Franz Boas and the Founding of the American Anthropological Association". American Anthropologist 62: 1–17.
  4. Harris, Marvin. 1968. The Rise of Anthropological Theory: A History of Theories of Culture. New York: Thomas Y. Crowell Company.
  5. 5,0 5,1 5,2 Moore, Jerry D.. (2009) “Franz Boas: Culture in Context”, Visions of Culture: an Introduction to Anthropological Theories and Theorists. Walnut Creek, California: Altamira, p. 33–46.
  6. Gossett, Thomas. [1963] (1997) Race: The History of an Idea in America. New York, Oxford: Oxford University Press. “It is possible that Boas did more to combat race prejudice than any other person in history.”.