Franz Conrad von Hötzendorf
Franz Conrad von Hötzendorf (naskiĝinta la 11-an de novembro 1852 en Wien-Penzing, mortinta la 25-an de aŭgusto 1925 en Bad Mergentheim) estis aŭstria generalfeldmarŝalo kaj stabestro.
Franz Conrad von Hötzendorf | |
---|---|
![]() Hötzendorf, ĝis 1917 estro de la ĉefa stabo de Aŭstrio-Hungario | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1852 en Penzing |
Morto | 25-an de aŭgusto 1925 (72-jara) en Bad Mergentheim |
Tombo | tombejo Hietzing en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio • Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Tereza milita akademio • College of Philosophy of the Prague German University |
Okupo | |
Okupo | aristokrato • pentristo • militisto • politikisto |
VivoRedakti
Kiel oficiro de la ĉefa stabo li partoprenis en 1878 la okupadon de Bosnio kaj Hercegovino. En 1906 li iĝis, laŭ rekomendo de la tronheredanto Franz Ferdinand d'Este mem, estro de la ĉefa stabo. Tiun ĉi postenon li okupis - kun interrompeto en 1911/12 - ĝis 1917.
Tiam li energie laboris por la pligrandigo de la armeo kaj ege distingiĝis kiel favorantego de preventiva milito kontraŭ Serbio. Je la komenco de la Unua mondmilito, dum kiu li gvidis la kampanjojn de la armeo de Aŭstrio-Hungario, li sukcesis kune kun Paul von Hindenburg fari en 1914 stabilan fronton kontraŭ Ruslando. Sed malkonsentoj kun la germania ĉefa stabo sub Erich von Falkenhayn malsukcesigis planon fari ofensivon en Balkanio (1915).
Kiam kreitis komuna germana-aŭstria Suprema militestrantaro Hötzendorf povis atingi rajton je vetoado por la aŭstroj. Hötzendorf pli kaj pli malkonsentis ankaŭ kun la imperiestro Karolo la 1-a pri fundamentaj demandoj koncerne militfaradon. Estis la ununura celo de Hötzendorf savi la monarkian je ĉiuj kostoj. En marto 1917 li senditis malaltrangiĝonte al la batallinioj italaj. En la julio de 1918 li demisiis.
FontoRedakti
Sommer, Michael: "Conrad von Hötzendorf, Franz Graf", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)
Eksteraj ligilojRedakti
- Biografio ĉe la AEIOU-leksikono
- Verkoj de kaj pri Hötzendorf[rompita ligilo]
- Biografio ĉe Austrian Commanders
- Biografio ĉe austro-hungarian-army Arkivigite je 2012-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Surbendigita voĉo de Hötzendorf