Franz Josef Schams

Franz Josef Schams [franc jozef ŝamps], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schams Ferenc József, estis hungara apotekisto, vitisto kun germana (aŭstra) origino el Bohemio.

Franz Josef Schams
Franz Josef Schams de nekonata pentristo
Franz Josef Schams de nekonata pentristo
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de decembro 1780(nun 1780-12-02)
en Leitmeritz (Bohemio, Aŭstra Imperio)
Morto la 11-an de majo 1839
en Főherceglak (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Habsburga monarkioHungario
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo agronomo • verkisto
vdr

Franz Josef Schams[1] naskiĝis la 2-an de decembro 1780 en Leitmeritz (Bohemio, Aŭstra Imperio, nuntempa Litoměřice en Ĉeĥio), li mortis la 11-an de majo 1839 en Főherceglak (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Kneževo en Kroatio).

Biografio redakti

Franz Josef Schams studis en Prago, tamen li akiris farmacian diplomon en Universitato de Vieno en 1803. Post la diplomo li malfermis apotekon en Hungarlando. Libertempe li interesiĝis ankaŭ pri vitkulturo. En 1819 li ŝanĝis profesion kaj forvendis la apotekon kaj okupiĝis pri vitkulturo. Intertempe li hungariĝis kaj li estis la unua hungara sciencisto pri vitoj, dum jardeko li esploris la vitejojn en plena Hungarlando. Li ekloĝis en Pest (urbo) kaj en la najbara Buda li establis vitejon ĉe deklivoj de Monto Sas, kie li prezentis specojn de vinberoj. Tio estis la unua hungara tiuspeca plantejo kun reprodukejo. Schams establis la unuan hungaran revuon pri vitkulturo en 1836 kaj li redaktis ĝin ĝismorte. Li verkis ankaŭ valorajn gvidlibrojn pri urboj Pest kaj Buda.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Topografische Beschreibung von Peterwarden und seinem Umgebungen (1820)
  • Vollständige Beschreibung der königl. Freystadt Pest in Ungarn (1821)
  • Vollständige Beschreibung der königl. freyen Hauptstadt Ofen in Ungarn (1822)
  • Képzetek a jószágoknak árendálása és kiárendálásáról Magyarországban (1824)
  • Magyarország szőlőmíveléséről való vizsgálódások (1830)
  • Ungarns Weinbau in seinem ganzen Umfange (1832)
  • Ungarns Weinbau in seinem ganzen Umfange (3 volumoj, 1835)
  • Magyarország bortermesztését tárgyazó füzet I. (1836)
  • Darstellung der Weinlese in Ungarn und reflektirende Rückblicke auf das Ganze dieser Beschäftigung (1839)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti