Franz Karl Franchy

aŭstra ĵurnalisto

Franz Karl FRANCHY (naskiĝinta la 21-an de septembro 1896 en Bistrița, mortinta la 19-an de februaro 1972 en Vieno estis rumanlanda kaj aŭstra verkisto. Li apartenis al la minoritato de la transilvaniaj saksoj.

Franz Karl Franchy
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1896 (1896-09-21)
en Bistrița
Morto 19-an de februaro 1972 (1972-02-19) (75-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistodramaturgo vd
Laborkampo dramoliteraturo vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post frekvento de gimnazio en Kluĵo li studis germanistikon kaj la latinan lingvon en Kluĵo kaj Debrecen. Dum la Unua mondmilito li venis - en la rango de rezerva oficiro - al la pola fronto. Postmilite li iris Vienon kie li verkis kontribuaĵojn por diversaj gazetoj kaj furoris kiel dramverkisto. La aŭstrian ŝtatanecon li ricevis en la jaro 1922-a. Samjare li iĝis negimnazia instruisto pri la germana lingvo kaj historio en Eisenstadt. En 1928 li ekdeĵoris por la landa registaro de Burgenlando.

Post kiam lia peto iĝi nemaldungebla oficisto rifuzitis li iris Vienon (1931) kie li vivis sub modestegaj kondiĉoj kiel liberprofesiulo.[1] Krome li publika gajnis la famon pri elstara ŝakludkompetencoj.[2]

En 1936 surscenigitis ĉe Raimund-teatro lia teatraĵo Der junge Wolf kaj en 1937 ĉe Burgteatrejo la verko Summa cum laude. Lia triumfo tamen estis Vroni Mareiter, kiu ĝuis pri 1.500 surscenigoj en 50 aŭstria respektive germaniaj urboj. Eĉ filmo faritis de ĝi.[3]

Malpli konata estis lia romanverkisteco. Lia romano Spießer und Spielmann jam atentigis onin pri rakontotalento. La literature plej valora romano estis ŝajne Abel schlägt Kain (1951). Franchy verkis ankaŭ psikologie baztajn soci-romanojn, ekz. Ankläger Mitmann (1952), por kiu li gajnis premion de la eldonejo Kremayr & Scheriau okaze de konkurso; samkategoria estis Maurus und sein Turm (1961). Ankaŭ la romano Die vielen Tage der Ehe (1955) nombriĝis inter la plej vendataj libroj.

Kreadaro lia elstare figuras inter la reprezenta germanlingva literaturo el Aŭstrujo. Strebo lia estas senĉesa montro de etiko.

Li nuptis Annemarie Osten kun kiu li havis filon Felix (* 1943).

Honoroj redakti

  • 1955: Förderungspreis des Bundesministeriums für Unterricht - por la verko Zwischen den Geleisen
  • 1955: Österreichischer Staatspreis für Dramatik
  • 1966: Ginzkey-Ring

Verkaro redakti

Dramoj redakti

  • Nero (1922)
  • Credo (1923/24)
  • Die schwarze Not
  • Summa cum laude (1937)

Teatraĵoj redakti

  • Vroni Mareiter (1938)
  • Gesicherte Existenz (1943)
  • Anna Groth (1955)
  • Zwischen den Geleisen (1959)

Romanoj redakti

  • Die Mafta. Erzählung (1940)
  • Maurus und sein Turm (1941)
  • Spießer und Spielmann (1947)
  • Abel schlägt Kain (1951)
  • Ankläger Mitmann (1952)
  • Berufene und Verstoßene (1951)
  • Die vielen Tage der Ehe (1955)
  • Die Brandgasse (1963)

Literaturo redakti

  • Hans Giebisch kaj Gustav Gugitz. Bio-Bibliographisches Literaturlexikon Österreichs von den Anfängen bis zur Gegenwart. Vieno: Hollinek, 1963.
  • Walter Kleindel. Das große Buch der Österreicher. 4500 Personendarstellungen in Wort und Bild, Namen, Daten, Fakten. Vieno: Kremayr & Scheriau, 1987.
  • Österreichisches biographisches Lexikon 1815–1950. Eldonis Österreichische Akademie der Wissenschaften. Vieno: Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften / Wien/Graz: Böhlau, 1954 paĝoj.
  • Robert Teichl. Österreicher der Gegenwart. Lexikon schöpferischer und schaffender Zeitgenossen. Vieno: Verlag der Österreichischen Staatsdruckerei, 1951.
  • Lebendige Stadt. Almanach. Band 10. Wien: Amt für Kultur, Volksbildung und Schulverwaltung der Stadt Wien, 1963.
  • Österreichische Akademie der Wissenschaften (eld.). Almanach. Band 113. Vieno: Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, 1963.
  • Adalbert Schmidt. Dichtung und Dichter Österreichs im 19. und 20. Jahrhundert. Band 2. Salzburg: Bergland-Buch 1964, paĝo 382.
  • Rathaus-Korrespondenz. Vieno: Presse- und Informationsdienst, 20. September 1971

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti