Franz Kleinsteuber

Franz KLEINSTEUBER (naskiĝinta la 13-an de aŭgusto 1886 en Farnroda, mortinta la 18-an de januaro 1961 en Würzburg) estis germana arĥitekto kaj reprezentanto de la movado Neues Bauen.

Franz Kleinsteuber
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1886 (1886-08-13)
en Farnroda
Morto 18-an de januaro 1961 (1961-01-18) (74-jaraĝa)
en Vircburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Vivo kaj agado redakti

Kleinsteuber estis loĝanta en Munkeno antau translokiĝo en novembro 1921 je Würzburg por deĵorado (ĝis 1927) kiel registara ĉefkonstruisot (asesoro) ĉe la Supera post-estrejo würzburga. En 1927 li ekliberprofesiulis kaj kuniris kun la surloka kolego Christoph Mayer en unu buroon. La 22 jarojn pli aĝa Mayer, favoranto de historiismo kaj ekmodanta secesio-stilo ĝuis do pri persona kompletiĝo de alienorientiĝinta kolego.

En la kuro de la plilarĝigo de la strato Augustinerstraße la municipo akiris la bienon kun la domonumero 9 (temis pri la naskiĝdomo de Ludwig Pfeuffer respektive Jehuda Amiĥaj) por malkonstruo kaj rekonstruo kun konstrua vicigo postkurbiĝonta. Kleinsteuber estis membro de konsorcio intencanta konstruigi tie ĉi buroan domon kun vendejoj kaj restoricio. Por tio Kleinsteuber skizis sepetaĝan domon. Post retiriĝo de la unua invenstanto la urbo mem transprenis la planojn de Kleinsteuber kaj igis fari la unuan nubskrapuleton en Frankonio. Direndas ke oni antaŭe ordonis ŝanĝojn multajn tiel ke Kleinsteuber poste ĉiam emfazis ke la realiĝo estas rezulto de malplibonigita plano. Post finkonstruo en somero 1930 la buroo de Mayer & Kleinsteuber translokiĝis en la kvaran etaĝon.[1] En la sama etaĝo sidiis ĉ. la jaro 1935 la distrikta estrado de NSDAP.[2] Kiel unu el la malmultaj atestantoj de Nova objektivismo (arkitekturo)|Nova objektivismo]] Würzburg la domo akceptitis en 1974 kiel unuopaĵo sur la bavara listo pri monumentoj.[3]

Ankaŭ post la morto de Mayer en la 11.5.1931 restis la firmaonomo malŝanĝita. En Nazia Germanio laboris Kleinsteuber ĉe la planadejo de la registaro de Mainfranken kaj eĉ post pensiuliĝo li partoprenis konkursojn: li gajnis ekz. la kandidatumon pri la faro de protekttegmento de la [[abatejo de Hersfeld|abateja ruino en Bad Hersfeld. Por postistoj li planis loĝdomblokon ĉe Tiepolo-strato en Würzburg. Lia tombo sur la ĉeftombejo de Würzburg ne plu memniveligitis. En nekrologo de la 21.1.1961 ĉe "Main-Post" laŭdis Heiner Reitberger ties atingojn.[4]

Konstruaĵoj en Würzburg redakti

 
Stürtz-presejo universitata, Beethovenstraße 5
 
Somerdomo por la arthistoriisto Fritz Knapp
  • 1928–1930: Verwaltungs-Hochhaus, Augustinerstraße 9 (monumentprotektite)
  • 1929: Ausbau der Synagoge, Domerschulstraße
  • Israelitische Lehrerbildungsanstalt, Sandbergstraße
  • Anbau der Richterschen Kunsthalle, Hofstraße
  • 1930: Druckerei Stürtz, Beethovenstraße 5
  • 1930: Druckerei Richter, Plattnerstraße
  • 1931: Gefallenen-Ehrenmal im Volksgarten am Rennweg (kune kun Fried Heuler kaj Niedermeier)
  • 1931–1932: Villa Marbe, Judenbühlweg 7 (hodiaŭ domo de la studenta korporacio Franconia Würzburg)[5]
  • 1934–1935: Hallenbad im Stadtteil Sanderau

Notoj redakti

  1. Cetere okupis la sesan Peter Feile, alia arĥitekto ŝatanta la movadon Neues Bauen.
  2. Peter Weidisch: Würzburg im Dritten Reich. Ĉe: Ulrich Wagner (eld.): Geschichte der Stadt Würzburg. 4 volumoj, volumo I-III/2, Theiss, Stuttgart 2001–2007; III/1–2: Vom Übergang an Bayern bis zum 21. Jahrhundert. 2007, ISBN 978-3-8062-1478-9, p. 236.
  3. En julio 2007 planitis la malkonstruo.
  4. Würzburg verlor einen begabten Baufachmann, eine eigenwillige, zuweilen schwierige Persönlichkeit, einen leidenschaftlichen lerneifrigen Mann, der Witterung hatte für neue Techniken, neue Formen, neue Denkart.
  5. R. Pfister: Haus M. in Würzburg. Erbaut durch Architekt Regierungsbaumeister Franz Kleinsteuber. Ĉe: Das Schöne Heim, Jg. 5, 1933/34, p. 224–229.

Literaturo redakti

  • Das Hochhaus Augustinerstraße 9. (=Hefte der Heiner-Reitberger-Stiftung, 9) Würzburg 2007, ISBN 3-87717-813-8.
  • Heiner Reitberger: Das alte Würzburg. Würzburg 1977.

Eksteraj ligiloj redakti