Franz Kuchenbuch (naskiĝinta en la 4-a de septembro 1812 en Erfurto, mortinta en la 24-a de marto 1896 en Müncheberg) estis germana pentristo inter la epokoj de romantikismo kaj realismo. Krome li estis historiisto en la servo de la Asembleo frankfurta, membro kaj kunfondinto de diversaj historiaj societoj kaj reprezentanto de historiismo.

Franz Kuchenbuch
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1812 (1812-09-04)
en Erfurto
Morto 24-an de marto 1896 (1896-03-24) (83-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo juĝisto • pentristo
vdr

Vivo redakti

Kuchenbuch naskiĝis kiel unua el kvar infanoj al juristo. La patro devis ankaŭkonservi antikvaĵojn de la urbo: tiel Kuchenbuch jam de la infaneco konfrontiĝis al restaŭradlaboroj kaj evoluis amo je pentrado. La patro lasis lin ne nur realigi tiun ĉi deziron sed ankoraŭ subtenis ties ĉi ŝatokupon sendante lin al trejnado ĉe elstaraj erfurtaj pentristoj. Tamen la patro planis juristan karieron por li. Li frekventis la Reĝan gimnazion en Erfurto kaj trapasis la maturiĝekzamenon en Heiligenstadt en la 1834-a jaro. Poste li studis de 1834-38 jursciencon ĉe la universitatoj de Halle, Bonn kaj Berlin, i.a. ĉe Friedrich Carl von Savigny kaj Eduard Gans. Poste li estiĝis oficisto prusa, precipe kiel tribunala juristo. Estante adepto de la Revolucio de 1848 li iĝis deputito en 1848 ĉe la asembleo de Frankfurto por la urbo Belzig. Sed paralele li neniam ĉesis pentri faradante pejzaĝpentraĵojn, urbajn belvidojn, bildojn de konstruaĵoj kaj dumvojaĝajn verketojn. Li estis membroj de diversaj porartistaj ligoj kaj partoprenis kelkajn ekspoziciojn sukcese en Berlin kaj Erfurt (i.a. ekde 1864 kiel honormembro de Berliner Künstlerverein). Samtempe li aktivis kiel kolektanto, arkeologo kaj historiesploristo. Li membriĝis al pluraj historiaj societoj aŭ eĉ kunfondis ilin kaj aniĝis al la societo Berliner Gesellschaft für Anthropologie, Ethnologie und Urgeschichte sub la estrato de Rudolf Virchow. Li akceptitis tie ĉi en 1871 post liaj verkoj pri la prahistorio de Müncheberg kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. En la 1849-a jaro li edzinigis Marie Sondermann originantan el malnova erfurta familio: kun ŝi li havis la infanojn Martha, Anna, Elise und Franz (la laste menciita iĝis poste historiisto kaj muzeestro en Stendal). En 1888 li ricevis okaze de la 50-a datreveno oficistada la honoron nomiĝi Ritter vom roten Adlerorden kaj iĝis honora civitano de Müncheberg.

redakti

Konojn de arkivado Kuchenbuch jam lernis ĉe la patro Bernhard Wilhelm ĉar li administris por la majencaj regantoj la bienojn kaj kulturaĵojn en Erfurto. La filo ofte akompanis lin. Ekzemple la filo rekte ĉe la patro lernis la korektan konservon (ankaŭ bildan) kaj flegon de antikvaĵoj, ekz. de la Forstista domo Willroda aŭ de la Neuwerk-monakejo en Halle (Saale). Tiajn aferojn dum la tempo de Napoleono Bonaparte ne faris la ŝtato sed privatuloj kaj multaj aferoj nur saviĝis danke al privata endeponejigo. Kuchenbuch sekve ankaŭ iĝis kolektanto (i.a. de dokumentoj, urboplanoj, pentraĵoj, portretoj, presitaĵoj, moneroj). Alvenis elfosaĵoj arkeologiaj. Poste, kiam la ŝtato denove okupiĝis pri historiaĵoj li retransportigis la aĵojn kun rilato al Erfurto tien.

Ekde 1852 li korespondadis kun la Germana Nacia Muzeo en Nürnberg ĉe kies fondo li ĉeestis kiel gasto. En 1860 li kunfondis la societon Historischer Verein für Heimatkunde en Frankfurt am Main. En 1864 li iĝis membro-kontribuanto por la Societo historia de Erfurto.[1] En 1865 li kunfondis la societon Verein für Heimatkunde Müncheberg. En 1873 li membriĝis al la societo Berliner Gesellschaft für Anthropologie, Ethnologie und Urgeschichte sub la estrado de Rudolf Virchow. Lia akcepto estis en la 1.2.1873 pro liaj arkeologiaj esploradoj pri Müncheberg: tiun ĉi klubo povis eniri nur fakuloj. La laŭda parolado de la societo de la 19.12.1896 faritis memore al tiu feliĉa kaj racia esploristo...[2] Estis tiaj engaĝiĝoj tute en favoro de kreskinta historia memkonfido en la tempo de historiismo kaj servis i.a. por pruvi memstarecon de urboj. Tiaj tendencoj ludis rolon ankaŭ ĉe Kuchenbach (kp. plue lian familion kies anoj - la klanoj Willrode, Scheidt, Stieglitz - ofte estis estintaj gravuloj).

Pentristo redakti

Almenaŭ kiel hobion akceptis lian pentropasion la patro de Kuchenbach. Li estis sendita al elstaraj pentristoj en Erfurt (Nikolaus Heinrich Dornheim, Georg Bertuch, Eduard Dietrich; instruistoj kaj subtenantoj en Berlin estis i.a. Ferdinand Bellermann de Berliner Künstlerverein. Specialaĵoj de Kuchenbuch estis bildoj pri konstruaĵoj kaj pejzaĝoj laŭ la ideoj de la Berlina Skolo kaj ĝia ofte admirita detal- kaj realemoj.[3] En 1844 li sendis verkojn de li al la ekspozicio de Akademie der Künste, nome: Portal am Dom zu Erfurt, Kreuzgang im Dom zu Erfurt, Kloster Chorin. Samjare li partoprenis la ekspozicion de Berliner Künstlerverein. La granddukina moŝto de Mecklenburg-Strelitz aĉetis lian olepentraĵon Tor zu Neubrandenburg. En 1864 Kuchenbuch iĝis honora membro de Berliner Künstlerverein. Krome konservitis pluraj bildoj de la pejzaĝo de la medio de la loĝurbo kaj multaj skizoj faritaj okaze de vojaĝoj tra Altmark kaj Orienta Prusio. [4] Alia ege konata pentraĵo estis la Panoramo de Erfurto, farita ĉ. la jaro 1854 (ekde 1855 daŭre elmontrita en la muzeo de Alterthumsverein Erfurt).

Lia filo Franz menciis verŝajne 150 grandajn kaj pli malgrandaj olepentraĵojn kaj - krom litografioj kaj akvareloj, amason da krajonaj kaj plumaj desegnoj.[5]

 
La Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto de Kuchenbuch.

Ĉar Kuchenbuch desegnis ĉion tre korekte kaj detale oni prenis multajn bildojn por rekonstrui respektive reprodukti konstraĵerojn. Plurfoje oni legas pri la graveco de la kuchenbuchaj verkoj koncerne la memorigon de malnovaj statoj, ekz. en la korespondado kun la erfurta konsiliano Karl Herrmann aŭ kun amikoj (i.a. Moritz von Streit).[6][7]

Parto de la verkaro troviĝas en la Anger-muzeo (Erfurt) kiu organizis elmontradojn de kucherbuchaĵoj ankaŭ en la 20-a jarcento (i.a. dum granda ekspozicio en aŭtuno 1913). Sed ankaŭ nun de tempo al tempo admireblas bildoj de li en la menciita muzeo (i.a. en 1998, 2000, 2002). Antaŭ la nova konceptigo por la muzeo estis tie ĉi ankaŭ daŭre pendintaj verkoj de li.

Literaturo redakti

  • Briefwechsel mit Freunden u.a. mit Moritz von Streit (Familienarchiv-Kuchenbuch, c/o Dr. Albrecht Kuchenbuch, Berlin-Charlottenburg).
  • Briefwechsel zwischen Karl Hermann und Franz Kuchenbuch (z.B. Karl Hermann an Franz Kuchenbuch, 16. Mai 1864), Stadtarchiv Erfurt 5/801 H-13 (1854-1864).
  • Johannes Biereye: Erfurt in seinen berühmten Persönlichkeiten. Erfurt 1937.
  • Sigrid Zanotelli: Franz Kuchenbuch. In: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt. Heft 59. Neue Folge Heft 6, Hermann Böhlau Nachf., Weimar 1998.
  • Jüngere Erwähnungen: Thüringische Landes Zeitung vom 27. Dezember 2008: „Franz Kuchenbuch zeichnete 1842 den Comturhof von Süden mit der ältesten Brücke von Erfurt […]“

Piednotoj redakti

  1. Vgl. Jahresbericht des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde für das Jahr 1864. In: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt. 1865, S. XI.
  2. citite laŭ: Franz Kuchenbuch III, Müncheberger Wochenblatt 1897, Nr. 95/96/97
  3. kp. Gotthard Brandler: Frühe Stadtgänge. Die Entdeckung der werdenden Großstadt Berlin (1760 bis 1850). In: Studien zur Berliner Kunstgeschichte. Leipzig 1986, S. 193–220, hier S. 21.
  4. Familienarchiv Kuchenbuch c/o Dr. Albrecht Kuchenbuch, Berlin-Charlottenburg
  5. Franz Kuchenbuch: Rath Kuchenbuch. In: Müncheberger Wochenblatt 1897, Nr. 95,96,97
  6. Stadtarchiv Erfurt 5/801 H-13
  7. Familienarchiv-Kuchenbuch, c/o Dr. Albrecht Kuchenbuch, Berlin-Charlottenburg