Franz Ludwig ZAHN (naskiĝinta la 6-an de oktobro 1798 en Wasserthaleben, mortinta la 20-an de marto 1890 en Moers) estis germana pedagogo.

Franz Ludwig Zahn
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1798 (1798-01-01)
en Wasserthaleben
Morto 1-an de januaro 1890 (1890-01-01) (92-jaraĝa)
en Moers
Tombo Vinn
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Familio
Infano Theodor Zahn
Okupo
Okupo pedagogo
vdr

Vivo redakti

Estante la filo de la protestantisma paroĥestro Johann Gottlieb Zahn li studis inter 1817 kaj 1820 ĉe la Friedrich-Schiller-Universitato Jena jursciencon kaj inter 1822 kaj 1824 ĉe Friedrich-Wilhelm-universitato en Berlino teologion. En 1825 li eniris la porinstruistan seminarion sub Wilhelm Harnisch en Weißenfels instruonte. De tie Zahn vokitis en 1827 je lernejestrado ĉe la Fletcher-seminarion porinstruistan al Dresdeno.[1]

Samjare Zahn nuptis la el Sankt-Galo originantan Anna Schlatter,[2] filinon de la jam tiam inter pietismuloj fama Anna Schlatter-Bernet.[3] Ili havis sume dek infanojn, i.a. la filologon klasikan Johannes Zahn, la teologojn Theodor Zahn kaj Franz Michael Zahn. Dresdenon Zahn forlasis en 1832 translokiĝonte al Moers. Kiel posteulo de Adolf Diesterweg li direktoris ĉe la surloka porinstruista seminario venkinte kontraŭ la konkuranto Johann Jakob Ewich. En 1836 Zahn fondis trejnejon porinstruistan (nomoj: Filder ErziehungsanstaltMartinstift) sur sia bieno apud Moers.

 
La trejnejo Martinstift

Krome Zahn starigis sur la bieno institutojn por surdmutuloj kaj blinduloj. Financitis ambaŭ institucioj danke al la vendado de libroj eldonitaj fare de Zahn mem en la propra lernejlibra eldonejo Rheinischen Schulbuchhandlung (krome August Bagel[4]); helpis ankaŭ monpruntaĵo de la prusa ŝtato. En 1848 Zahn estis unu el la iniciatdonintoj de fondo de la Societo de protestantismaj instruistoj por Rejnujo kaj Vestalio (Vereins evangelischer Lehrer für Rheinland und Westfalen). Lia fakgazeto "Schulchronik" iĝis la oficiala societorgano al kiu poste aneksiĝis Der Grafschafter, kiu evoluis je impona gazeto por la malsupra rejnregiono. Ĝi povas konsideriĝi kiel radiko de la gazeto Rheinische Post. Em 1857 Zahn maldeĵorigitis de la posteno de seminariestro fare de Ferdinand Stiehl.[5] Liajn lastajn jarojn pasigis Zahn daŭre sur la bieno Fild apud Moers. La menciitajn institutojn liajn (por surdmutuloj kaj blinduloj) poste gvidis la filo Franz Volkmar

Verkoj redakti

Liaj Bibliaj historioj (Biblische Geschichten) en diversaj eldonoj (la pli novajn prilaboris August Giebe) tre disvastiĝis; krome Zahn eldonis la jenon:

  • Geschichte des Reichs Gottes (1830, 2 vol.),
  • Handbuch zur biblischen Geschichte (elekto el skribitaĵoj de Marteno Lutero pri bibliaj historioj,
  • Filder Bibelkalender,
  • Schulchronik (1843–1856),
  • Dorfchronik (ekde 1846); tiu ĉi kroniko tre ekgravis por la flego de la protestisma eklezia vivo en Rejnlando.

Honoroj redakti

  • Zahn entombigitis sur la de li en 1853 aranĝita privata tombejo en Moers-Vinn. Kaj la tombejo de Vinn kaj la Zahn-tombejo privata metitis en 1993 sur monumentprotektadon.[6]
  • En la 6.10.1948 en la kastelparko de Moers plantitis tilio okaze de la datreveno 150-a naskiĝtaga; la arbo detruitis ŝtorme en 2007. Restis nur eta ŝtona memorigŝtono kun bronza slabo. Nova tilio plantitis en la 22.9.2007 dum familiana renkontiĝo.[7] La bronza salbo ŝtelitis en septembro 2008.[8]
  • En la kvartalo Moers-Vinn nomitis strato por li.

Literaturo redakti

  • Eberhard Otto: Franz Ludwig Zahn, ein evang. Schulmann u. Volkserzieher, Berlin, Zillessen, 1918
  • Hugo Gotthard Bloth: Der Pädagoge Franz Ludwig Zahn (1798–1890) und seine Amtsenthebung durch Ferdinand Stiehl (1812–1878), ĉe: Monatshefte für Evangelische Kirchengeschichte des Rheinlandes 24, 1975, p. 163–202.
  • Klaus Goebel: Franz Ludwig Zahn (1798-1890). Ĉe: Rheinische Lebensbilder, Band 7. Eldonis Bernhard Poll por Gesellschaft für Rheinische Geschichtskunde. Rheinland Verlag, Köln 1977, p. 133–150.
  • Klaus Goebel: Franz Ludwig Zahn (1798–1890). Ein Lebensbild ĉe: Wer die Schule hat, der hat die Zukunft. Gesammelte Aufsätze zur rheinisch-westfälischen Schulgeschichte, Eldonis: Hans Georg Kirchhoff, Bochum 1995, p. 135–149.
  • Der Vorstand des Zahn’schen Familienverbandes e. V. Moers, Den Nachkommen Franz Ludwig Zahns gewidmet zu seinem 170. Geburtstag am 6. Okt. 1968, Düsseldorf (1968).

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Franz Ludwig Zahn" el Meyers Konversations-Lexikon, 4-a eldono, 1888–1890
  2. Genealogio arbo Zahn - Schlatter
  3. Landschaftsverband Rheinland - portalo Rheinische Geschichte. Arkivita el la originalo je 2017-10-09. Alirita 2019-08-10.
  4. Zeno.org - Fonto: Rudolf Schmidt: Deutsche Buchhändler. Deutsche Buchdrucker. Band 1. Berlin/Eberswalde 1902, p. 24–25
  5. Bloth, Hugo Gotthard; Der Pädagoge Franz Ludwig Zahn (1798–1890) und seine Amtsenthebung durch Ferdinand Stiehl (1812–1878), ĉe: Monatshefte für Evangelische Kirchengeschichte des Rheinlandes 24, 1975, p. 163–202
  6. Sur paĝaro de la loka filio de la partoio CDU. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2019-08-10.
  7. RPonline, 24.9.2007 - Jutta Langhoff
  8. RPonline, 24.9.2008 - Hedi Meinecke