Franz Nabl

aŭstra verkisto

Franz NABL [franc nabl] (naskiĝis la 16-an de julio, 1883, mortis la 19-an de januaro, 1974) estis aŭstra verkisto.

Franz Nabl
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1883 (1883-07-16)
en Loučeň
Morto 19-an de januaro 1974 (1974-01-19) (90-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Memorigilo Franz Nabl
Familio
Patro Franz Nabl vd
Profesio
Okupo verkisto • gazetoredaktisto vd
Aktiva en Graz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nabl naskiĝis en Lautschin, Bohemio. En Vieno, kie li vivis ekde 1886, li studis juron, filozofion kaj germanistikon. Ekde 1919 li vivtenis sin kiel libera verkisto en Baden apud Vieno. De 1924 ĝis 1927 li estis redaktoro en Graz. En la jaro 1943 li fariĝis honora doktoro en la universitato de Graz.

Franz Nabl mortis en Graz.

Listo de verkoj redakti

  • Hans Jäckels erstes Liebesjahr (romano, 1908)
  • Ödhof (romano, 1911)
  • Das Grab des Lebendigen (romano, 1917; noveldono 1936 sub la titolo Die Ortliebschen Frauen)
  • Die Galgenfrist (romano, 1921)
  • Schichtwechsel (dramo, 1929)
  • Ein Mann von gestern (romano, 1935)
  • Johannes Krantz (rakontoj, 1948)
  • Das Rasenstück (rakontoj kaj eseoj, 1953)
  • Der erloschene Stern (membiografiaj rakontoj, 1962)
  • Vaterhaus (romano, 1974)