Franz, PASSOW (naskiĝinta la 20-an de septembro 1786 en Ludwigslust, mortinta la 11-an de marto 1833 en Vroclavo) estis germana filologo klasika kaj leksikografo.

Franz Passow
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1786 (1786-09-20)
en Ludwigslust
Morto 11-an de marto 1833 (1833-03-11) (46-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj germanalatinagreka
Ŝtataneco Meklenburgo-Schwerin
Familio
Frat(in)o Karl Passow
Infano Wilhelm Arthur Passow
Okupo
Okupo vortaristo • lingvisto • klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

En 1802 Passow estis en Gotha ĉe Gymnasium illustre instruite i.a. de Friedrich Jacobs. Post studoj ekde 1804 en Leipzig ĉe G. Hermann li iĝis en 1807 instruisto ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio en Vajmaro, en 1810 viclernejestro ĉe Conradinum en Jankowo Gdańskie apud Gdansko, kej en 1815 profesoro ĉe la Universitato de Vroclavo.

Lia ĉefverko estis la vortaro »Handwörterbuch der griechischen Sprache« (iam prilaboro de la schneider-a vortaro, Leipzig 1819-1824, 2 volumoj; kvina eldono de Valentin Rost kaj Palm 1841-1857; posta de Crönert, Göttingen 1901). Krome li eldonis la jenaĵojn: »Die Küsse des Johannes Sekundus« (latine kaj germane, Leipzig 1807 u. 1877), Persius (volumo 1, Leipzig 1809), Musäos (helene kaj germane, Leipzig 1810), Longos (helene kaj germane, Leipzig 1811), Tacitus »Germania« (Vroclavo 1817), »Corpus scriptorum eroticorum Graecorum« (i.a. pri Parthenios kaj Xenophon Ephesios, Leipzig 1824–33, 2 volumoj), »Dionysii orbis terrarum descriptio« (Leipzig 1825), »Nonni Panop. metaphrasis« (Leipzig 1834) kaj verkis: »Grundzüge der griechischen und römischen Literatur- und Kunstgeschichte« (Berlino 1816, eldono dua 1829), »Die Lehre vom Zeitmaß der griechischen Sprache« (Leipzig 1820, eldono dua 1827).

Dum la t.n. Vroclava gimastikista kverelo (Breslauer Turnfehde) li iĝis antaŭenpuŝanto de gimastikado per la verko »Turnziel, Turnfreunden und Turnfeinden« (Vroclavo 1818). Kolekton pri liaj verkoj »Opuscula academica« kolektitis Bach (Leipzig. 1835), »Vermischte Schriften« la filo W.A. Passow (Leipzig. 1843).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 15. Leipzig 1908, p. 488-489 (tie ĉi interrete)