Franz Schubert

aŭstra komponisto

Franz SCHUBERT ([ˈfʁants ˈʃuːbɛɐ̯t], Esperante Franz' Ŝuberto; naskiĝis la 31-an de januaro 1797 je Himmelpfortgrund en Vieno, kiu nun estas parto de la 9-a viena distrikto Alsergrund, kaj mortis la 19-an de novembro 1828 en Vieno) estis aŭstra komponisto de klasika kaj fruromantisma muziko.

Franz Schubert
Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder
Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder
Persona informo
Franz Schubert
Naskonomo Franz Peter Schubert
Naskiĝo 31-an de januaro 1797 (1797-01-31)
en Himmelpfortgrund, arkiduklando Aŭstrio,  Sankta Romia Imperio
Morto 19-an de novembro 1828 (1828-11-19) (31-jaraĝa)
en Vieno,  Aŭstra imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifoida febro vd
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Etno aŭstroj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioarkiduklando AŭstrioAŭstrio vd
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de VienoAkademisches Gymnasium (Vieno) vd
Subskribo Franz Schubert
Memorigilo Franz Schubert
Familio
Patro Franz Theodor Schubert vd
Gefratoj Ferdinand Schubert • Karl Schubert • Maria Theresia Schubert vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo komponistopianistoinstruisto vd
Aktiva en Vieno vd
Aktiva dum 1810– vd
Verkado
Verkoj Simfonio b-minora ❦
Granda simfonio en C-maĵoro ❦
3-a simfonio ❦
Winterreise ❦
La Morto kaj la Junulino ❦
Ellens dritter Gesang vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj kantoj) kaj estas nomata la "reĝo de lido".

Vivo redakti

 
Naskiĝdomo de Schubert ĉe la strato (nun nomata) Nußdorfer Straße 54, en la 9-a viena distrikto (Alsergrund).
 
Loĝdomo de Schubert ĉe strateto Säulengasse

Infaneco redakti

Franz Peter Schubert naskiĝis kiel dektria el dek ses gefratoj. El ĉi tiuj dek ses nur kvin transvivis la unuan vivojaron. La patro de Schubert, Franz Theodor (naskiĝinta en 1763 je Neudorf en norda Moravio, nun Vysoká) estis instruisto kaj lernejestro. Lia patrino Elisabeth Vietz (naskiĝinta en 1756 je Zuckmantel en la tiama Aŭstra Silezio, nun Zlaté Hory) estis antaŭ sia edziniĝo kuiristo en viena familio. Estante kvin jarojn aĝa Schubert ricevis de sia patro unuan regulan muzikan edukadon. En la aĝo de ses jaroj li vizitis la lernejon en Lichtental. Samtempe li komencis jam frue lerni muzikinstrumentan ludon: lia patro instruis lin pri violonludo; sepjara Schubert jam ricevis orgenludajn lecionojn de Michael Holzer, kapelmajstro de la liĥtentala parokopreĝejo.

Pro sia bela voĉo oktobron de 1808 li estis enprenita kiel kantoknabo en la ĥoron de la viena Hofkapelle kaj en la imperiestran konvikton. Schubert konatiĝis tie kun multaj el liaj multjaraj amikoj, ekzemple Joseph von Spaun, Albert Stadler kaj Anton Holzapfel. Li ricevis en la konvikto multvarian muzikan fervorigon krom la kompozicia instruo de Wenzel Ruzicka kaj poste de Antonio Salieri. Li ne nur muzikis kiel kantsolisto, sed ankaŭ ellernis la instrumentmuzikajn verkojn de Joseph Haydn kaj Wolfgang Amadeus Mozart, ĉar li estis dua violonisto en la konvikta orkestro.

Baldaŭ montriĝis lia talento pri komponado. Fantazio G-maĵora por piano je kvar manoj datiĝas de la 8-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 1810. En la sekva jaro sekvis arĉkvarteto, plia fantazio en g-minoro, lidoj kaj aliaj pecoj. Je la dimanĉoj kaj festotagoj en la familio regule okazis arĉkvartetaj muzikadoj, dum kiuj lia patro ludis violonĉelon, li mem vjolon kaj liaj fratoj violonojn.

Junaĝo redakti

Liaj lernejaj atingoj, je la komenco ankoraŭ bonaj, malboniĝis dumpase de la tempo, precipe en matematiko kaj en la latina. Li rifuzis la eblecon, plilongigi sian lernadon en la konvikto, kaj revenis oktobron 1813 en la gepatran domon. Tiutempe li komponis sian simfonion numero 1 D-maĵora. Post kiam li estis studinta ĉe instruisto-edukejo, fine de 1814 li fariĝis instruhelpanto de sia patro, posteno kiun li plenumis trans du jaroj kaj fine de 1817 ĝis komence de 1818 ree dum mallonga tempo. Krom tio li sekvis ankoraŭ ĝis 1816 instruon de Antonio Salieri kaj komponis produkteme: Lia unua opero Des Teufels Lustschloß kaj lia meso n-ro 1 F-maĵora (la unua prezentado la 25-an de sepembro 1814 estis la unua publika prezentado de unu el liaj verkoj) ambaŭ devenas el la jaro 1814, ankaŭ pluraj arĉkvartetoj, pli mallongaj instrumentaj verkoj, la unua movimento de lia simfonio n-ro 2 B♭-maĵora kaj pli ol dudek lidoj, inter ili tiaj majstroverkoj kiaj Gretchen am Spinnrade (el Faŭsto de Goethe) aŭ interesaj ekperimentoj kiel la balado Der Taucher (laŭ Schiller).

Gloria el la meso n-ro 2 G-maĵora de Schubert (1815). Daŭro 2:33

Eĉ pli grandan nombron da verkoj li komponis en 1815. Malgraŭ sia laboro kiel instruisto li finis du simfoniojn (la jam komencitan n-ron 2 B♭-maĵoran kaj n-ron 3 D-maĵoran), du mesojn (n-ron 2 G-maĵoran, n-ron 3 B♭-maĵoran), la operojn Der vierjährige Posten, Fernando kaj Claudine von Villabella same kiel du aliajn nefinitajn. Aldoniĝis arĉkvarteto g-minora, kvar sonatoj kaj kelkaj pliaj komponaĵoj por piano same kiel preskaŭ 150 lidoj de parte konsiderinda longeco, de kiuj li foje surpaperigis plurajn potage.

Ekkoninte la kreskan neakordigeblecon de sia instruistoposteno kun la komponado Schubert faris multajn provojn establi sin kiel komponisto. Sed la eldonejoj rifuzis la publikigon de liaj verkoj. Printempon de 1816 li kandidatiĝis sensukcese por la posteno de muzikestro en Laibach (nun Ljubljana). Per sia amiko Spaun li ekhavis kontakton kun Franz von Schober. Laŭ ties propono Schubert forlasis sian instruisto-postenon kaj transloĝiĝis por ok monatoj en la loĝejon de Schober, por pasigi pli da tempo per komponado. El la komponaĵoj el tiu jaro estas ja almenaŭ menciendaj la du simfonioj n-ro 4 c-minora (la tragedia) kaj n-ro 5 B♭-maĵora same kiel la meso n-ro 4 C-maĵora.

Dum ĉi tiu tempo pli kaj pli grandiĝis lia amikara rondo, al kiu apartenis interalie Moritz von Schwind. Poeto Johann Mayrhofer, kun kiu li konatiĝis decembron de 1814, verkis por li du libretojn, Schober konatigis lin kun baritono Johann Michael Vogl, unu el la plej gravaj kantistoj ĉe la Viena Ŝtata Opero, kiu baldaŭ kantis liajn lidojn en la literaturaj salonoj kaj per tio lin prezentis al la publiko. Pianisto Josef von Gahy muzikis liajn sonatojn kaj fantaziojn. Familio Sonnleithner, muzikema burĝofamilio, aparte ĝia plej aĝa filo Leopold von Sonnleithner, organizis honore al li muzikajn kunvenojn, kiuj ekde 1821 nomiĝis Ŝubertiadoj (kaj okazas similmaniere, sed laŭ tute alia formo ankaŭ nuntempe).

Schubert ne havis verajn enspezojn, ĉar li estis rezigninta sian instruisto-postenon. Publikaj prezentadoj ne estis profitdonaj, kaj la eldonistoj ne jam interesiĝis pri lia muziko. Lian porvivaĵon parte devis prizorgi liaj amikoj. En tiel nomata „sensenco-societo“ de junaj artistoj li tenis ligajn kontaktojn al la fratoj Kupelwieser, lia libretisto Josef Kupelwieser kaj pentristo Leopold Kupelwieser, kiu kiel unu el la malmultaj verkis aŭtentajn portretojn de Schubert – krom Wilhelm August Rieder (akvarelo el 1825) kaj Anton Depauly, kies portreton el 1828 oni origine kaj erare atribuis al Josef Willibrord Mähler aŭ Franz Eybl.

Kiam Schubert en 1817 la unuan fojon estis liberigita de la instruista deĵoro, li sindediĉis aparte al komponado de piansonatoj (a-minora D 537, A♭-maĵora D 557, e-minora D 566, D♭-maĵora D 567, f♯-minora D 570, B-maĵora D 575). Ankaŭ la ekesto de kelkaj el liaj plej diskonataj lidoj okazis tiun tempon (ekzemple Ganymed, Der Tod und das MädchenDie Forelle).

Januaron de 1818 per la lido Erlafsee (D 586) aperis la unua presita komponaĵo de Schubert (kiel aldonaĵo al la antologio „Mahlerisches Taschenbuch für Freunde interessanter Gegenden Natur- und Kunst-Merkwürdigkeiten der Österreichischen Monarchie“ eldonita de Franz Sartori).[1]

Zelis redakti

Ekde komence de julio ĝis meze de novembro 1818[2] li estis dungita de la familio de grafo Johann Carl Esterházy, kiun li jam estis muzike prizorginta en ilia urbopalaco en Vieno, kiel kant- kaj pianmajstro sur la bienego en Zselíz / Zelis en Hungarujo (nuntempe la slovaka Želiezovce). Por la grafofilinoj Marie kaj Caroline li komponis pecojn por piano je kvar manoj kaj lidojn. En la sama jaro li verkis la simfonion n-ro 6 C-maĵoran.

Post reveno al Vieno en malfrua aŭtuno de 1818 Schubert ne plu povis trovi loĝejon ĉe Schober kaj loĝis nun du jarojn kun Johann Mayrhofer. Lia vivo nun denove iris laŭkutime: Ĉiun matenon post ellitiĝo li komencis komponi, manĝis je la dua, promenis kaj denove sin turnis al komponado aŭ vizitis amikojn. Lia decido malfavore al la instruista metio nun estis definitiva.

Sian unuan prezentadon kiel lidokomponisto li havis la 28-an de februaro 1819 en la salono de hotelo "Zum Römischen Kaiser" kun Schäfers Klagelied. Someron de la sama jaro li li feriis kune kun Vogl en Supra Aŭstrujo. En aŭtuno li sendis tri el siaj lidoj al Goethe, tamen – tiom konate – sen sukceso.

 
Unua paĝo de la ŝuberta muzikigo de Erlkönig
 
Johann Baptist Jenger, Anselm Hüttenbrenner kaj Schubert, litografio de Teltscher el 1827

Jaroj de maturiĝo kaj matureco redakti

Dum la sekvaj jaroj la verkado de Schubert reduktiĝis laŭkvante, dum kiam kompense la komponaĵoj de la jaro 1820 montras pluevoluon de lia stilo. En februaro li komenciĝis per la nekomplete restanta oratorio Lazarus, pli malfrue li verkis krom pli mallongaj pecoj la 23-an psalmon, la okvoĉa muzikigo de la poemo de Goethe Gesang der Geister über den Wassern kaj la kvartetmovimenton c-minoran.

Unuan fojon en ĉi tiu jaro du el la operoj de Schubert estis prezentata en la Teatro ĉe la Karintia Portalo: la unuakta kantoteatraĵo Die Zwillingsbrüder la 14-an de junio, kaj Die Zauberharfe la 19-an de aŭgusto en la Teatro ĉe la Vieno. Ĝis tiam la prezentaj ensembloj de liaj pli grandaj komponaĵoj – escepte liajn mesojn – ne transpasis la amatora nivelon kiel tiu en Gundelhof, kiu estis evoluinta el la hejmaj kvartetmuzikadoj. Ĉar ambaŭ pecoj estis kontentige sukcesaj, li nun povis direkti sin al pli vasta publiko. Sed nur post kiam Vogl estis kantinta Erlkönig en publika koncerto, eldonisto Anton Diabelli povis estis konvinkita, ke li publikigu kelkajn verkojn de Schubert je komisio.

Schubert estis intime amikiĝinta kun Franz von Schober, nevo de la bienmastrumanto de Kastelo Atzenbrugg en Malsupra Aŭstrujo. Schubert loĝis de tempo al tempo, ekzemple komence de la 1820-aj jaroj, kun Schober. Okazis ŝubertiadoj en la amikaro. Kelkaj poemmuzikigoj, ekzemple Jägers Liebeslied rilatas pri la amikeco kun Schober. Simile al la rilato de Schubert kun Mayrhofer[3] oni konstatis el tio samseksemon de Schubert. Thomas Phleps malkonsentas tion, ne ĉar tiu ne estus evidenta [4] sed ĉar kategoriigi amikajn rilatojn tiamaniere simile kiel priskribi Ŝuberton kiel iamaniere vinema-virineman dikuleto efikas laŭ Phleps kvazaŭ puritana, troige normiga konstruaĵo el la postmondo.[5]

 
Wilhelm August Rieder: akvarelo pri Franz Schubert, majon de 1825, malsupre signita de Rieder kaj Schubert.

En 1821/22 li enspezis je la publikado de la verkoj opus 1–7 kaj 10–12 proks. 800 fl. da konvencia talero. Kiel instruista helpisto li estis ricevinta de sia patro krom manĝo kaj loĝebleco nur 80 fl. ĉiujare. Otto Erich Deutsch taksis la pliajn enspezojn de Schubert el publikadoj, honorarioj kaj donacoj inter 1822 kaj 1828 je proksimume 7000 fl. da konvencia talero.

 
Franz Lachner (maldekstre), Schubert kaj Eduard von Bauernfeld (dekstre) ĉe la Heuriger (Moritz von Schwind, 1862)

Kuraĝite de la sukcesoj Schubert provis nun, establi sin kiel teatra komponisto, estis tamen senigita de siaj esperoj. Kaj Alfonso und Estrella – komponita inter septembro de 1821 kaj februaro de 1822 – kaj ankaŭ Die Verschworenen laŭ Ignaz Franz Castelli (aprilon de 1823) estis rifuzitaj de la teatro, Fierrabras (aŭtunon 1823) rezignita post la unuaj ekzercmuzikadoj. La teatromuziko pri Rosamunde de Helmina von Chézy ja estis bone akceptata, la peco mem tamen post du prezentadoj eligita el la programo.

La sanstato de Schubert estas afero de supozoj. Je progresanta aĝo li fariĝis pli kaj pli korpula kaj inklinis al alkoholaj ekcesoj. La unua aŭtente dokumentita malsano atakis lin decembron de 1822.[6] Restado en malsanulejo aŭtunon de 1823 ja alportis resaniĝon, sed jam sekvan printempon la malsano ŝajnas treege psike esti premanta la komponiston („mi sentas min kiel la plej malfeliĉa, mizera homo sur la mondo“ li skribis al Leopold Kupelwieser). Laŭ kutima kompreno de la esploro de Schubert tiu ĉi tiam estis kaptinta venerean malsanon, supozeble sifilison,[7] ĉar li januaron de 1823 troviĝis en stacia kuracado en la viena ĝenerala malsanulejo pro sifilisaj ulceroj.[8]

 
Franz Schubert, pentrita proksimume 1827 (aŭ ĝis aŭtuno 1828) de Anton Depauly

La plej multan monon enspezitan per helpinstruista laboro aŭ per vendo de komponaĵoj li elspezis por vespernoktoj en la amika rondo en la malnovvienaj trinkejoj, kio ne estis ĝuste prosperiga por lia renomo. Se li ne povis pagi la fakturon, la trinkejestro tamen volonte akceptis kiel pago lidon, kiun Schubert ofte tuj komponis ĉe la gasteja tablo.

Malgraŭ sia okupiĝo per la teatro kaj poste per siaj oficialaj taskoj li trovis dum ĉi tiuj jaroj tempon por multaj aliaj komponaĵoj. En 1822 li finverkis la meson n-ro 5 A♭-maĵoro kaj komencis la nekompletan simfonion b-minoran. Lia unua fama lidociklo Die schöne Müllerin devenas el la jaro 1823, la variacioj pri Trockne Blumen kaj du arĉkvartetoj en a-minoro kaj d-minoro (Der Tod und das Mädchen) el la jaro 1824.

Printempon de 1824 li verkis sian okteto F-maĵora. Ekde la fino de majo ĝis la mezo de oktobro 1824 li estis dungita la duan fojon en Zelis[9]. Li dediĉis al 19-jara grafofilino Caroline Esterházy la tri lidojn „Ungeduld“, „Morgengruß“ kaj „Des Müllers Blumen“ el „Schöne Müllerin“. Tie Schubert ankaŭ surpaperigis „Mélodie hongroise“ D 817 por piano je du manoj, kiu li verŝajne elverkis post reveno el Zelis kiel finmovimento de la „Divertissement à la Hongroise“ D 818 por piano je kvar manoj. En Zelis krome ekestis la kvarmana pianosonato D 812, la „Grand Duo“. Lau propono de grafino Rosine Esterházy li muzikigis „Gebet“ de Friedrich de la Motte Fouqué kiel kantkvarteto[10].

En la jaro 1825 Schubert denove havis pli feliĉan fazon, en kiu okazis vojaĝo al Supra Aŭstrujo. Tie li verkis pri la granda simfonio en C-maĵoro kaj komponis sian pianosonaton D-maĵoran (D 850); verŝajne jam mallonge antaŭe estis ekestinta pianosonato a-minoro (D 845), kiujn li sukcesis publikigi je tre alta prezo. Li amikiĝis kun Moritz von Schwind kaj Eduard von Bauernfeld kaj tenadis ankaŭ plue siajn kontaktojn kun la amikoj en Stirio Anselm Hüttenbrenner kaj Johann Baptist Jenger.

La lastaj jaroj redakti

Ekde 1826 ĝis 1828 Schubert restis – escepte mallongan restadon en Graz – en Vieno. La postenon de vickapelestro ĉe la Imperiestra Kortegokapelo, pri kiu li kandidatis en 1826, ne ricevis li, sed Joseph Weigl. La 26-an de marto 1828 li prezentis la ununuran publikan koncerton de sia kariero, kiu donis al li enspezojn de 800 guldenojn da viena monsistemo (320 fl. konvencia mono). Multaj lidoj kaj pianverkoj estis intertempe presataj.

 
Mortodomo de Schubert en Vieno
 
Unua tombo apud tiu de Beethoven sur la tombejo de Währing

La finvaloran version de la arĉkvarteto d-minoro kun la variacioj pri Der Tod und das Mädchen li verkis dum la vintro de 1825/1826. En 1826 sekvis arĉkvarteto G-maĵora, Rondeau brillant por piano kaj violono, piansonato G-maĵora same kiel la plej fama eklezia komponaĵo de Schubert, Deutsche Messe. En 1827 li komponis la lidociklon Winterreise, la fantazion por piano kaj violono kaj la du pianotriojn en B♭-maĵoro kaj E♭-maĵoro, en 1828 li elplumigis la meso n-ro 6 en E♭-maĵoro, la arĉkvinteton C-maĵoro D 956, la lastajn tri pianosonatojn kaj la lidojn de Schwanengesang. Krome li skizis ankoraŭ tri movimentojn por simfonio en D-maĵoro.

La 19-an de novembro 1828 je la 3-a horo posttagmeze Franz Schubert mortis post du semajnoj de daŭra febro en la aĝo de 31 jaroj en la loĝejo de sia frato Ferdinand Schubert, en la domo ĉe la nuna Kettenbrückengasse 6, pro „nervofebro“.[11] kvankam li, kiel menciite, sin infektis je la jarŝanĝiĝo de 1822/23 per venerea malsano[7], la mortokaŭzo estus akuta infektmalsano, verŝajne ventra tifo.[12]

Schubert estis entombigita sur la tiama tombejo de la nuna viena urboparto Währing proksime de la tombo de Ludwig van Beethoven. En 1872 oni starigis al li en la viena urboparko monumenton formitan de Carl Kundmann, en 1888 liaj ostoj estis transtombigita en honortombo sur la viena centra tombejo.

 
Honortombo sur la centra tombejo je Vieno

Postefiko kaj akceptado redakti

 
La festado de la 100-a datreveno de Franz Schubert en la ĉielo.
Ombrobildo de Otto Böhler

En la literaturo tradicie Schubert aperas ofte kiel miskomprenita geniulo, kiu kreis siajn majstroverkojn neatendate de la publiko. De tio veras, ke Schubert per siaj grandformataj verkoj – ekzemple per siaj simfonioj – ne atingis grandan efikojn kaj li ne kaj ne sukcesis atingi la publikon. Fundamenta kaŭzo por tio estis, ke li mem ne aliris la publikon kaj alie ol Mozart und Beethoven nur en 1827 povis esti persvadita de siaj amikoj al propra koncerto, kiu tiam ankaŭ fariĝis granda sukceso.

Aliaflanke Schubert nepre estis transregione diskonata. Precipe Vogl zorgis kiel kantisto por la disvastigo de liaj lidoj, kaj je la fino de lia vivo ankaŭ la eldonistoj komencis interesiĝi pri lia verkaro. Proksimume 100 el liaj verkoj estis publikigitaj ankoraŭ dum lia vivotempo – kompare kun la nombro de entute proksimume 600 lidoj nur malgranda parto, tamen pli ol publikigis multaj el liaj samtempaj kolegoj.

Post la morto de Schubert Diabelli publikigis en la sekvaj jaroj ankoraŭ multajn lidojn kaj aliajn etajn komponaĵojn de li. Daŭris tamen longe, ĝis kiam ankaŭ la simfonioj, mesoj kaj operoj fariĝis alireblaj por la publiko. Dum sia restado en Vieno Robert Schumann vizitis Ferdinandon Schubert, kiu montris al li kelkajn komponaĵojn el la postlasaĵo. Schumann tuj entuziasmiĝis por la granda simfonio en C-maĵoro kaj pledis por ĝi. La 21-an de marto 1839 okazis ĝia unua prezentado direktate de Felix Mendelssohn Bartholdy en la Gewandhaus je Lepsiko. La nefinita simfonio eniris nur en 1865 el la posedaĵo de Anselm Hüttenbrenner en la manojn de orkestrestro Johann von Herbeck, kiu prezentis gin unuan fojon la 17-an de decembro en Vieno.

Malgraŭ sia mallonga vivo Schubert kreis eksterordinaran en fakte ĉiuj ĝenroj de sia epoko. La nuna muzikscienco rigardas lin krom Beethoven kiel fondinto de la romantisma muziko en la germanlingvaj landoj. Alie ol la komponistoj de la viena klasikismo, en kies tradicio li verkis, li disponigis ankaŭ por la pli malgrandaj poeziaj formoj (lidoj, pianopecoj) vastan spacon en sia komponado, kio kontinuis en la verkaroj de multaj romantismaj komponistoj, komencante je Mendelssohn kaj Schumann, ĝis en la 20-a jarcento (Hugo Wolf, Aleksandr Skrjabin). Dum kiam la 19-a jarcento lin ĉefe admiris kiel vera kreinto de la lido, en la 20-a jarcento ankaŭ lia instrumenta muziko atingis centran gravecon en la koncertrepertuaroj. La kantoj de la Deutsche Messe estas en la eklezia ĉiutago, precipe en Aŭstrujo, ĝis la nuna tago vaste disvastiĝintaj kaj popularaj. Nur liaj operoj troviĝas ĝis nun en la ombro, ĉefe pro la ofte konfuzaj kaj teatre ne fekundaj libretoj.

Honoradoj redakti

La Schubert-jaron 1928 oni grandioze festis enAŭstrujo, oni senvualigis multegajn memorejojn, monumentojn, memortabulon kaj Schubert-tiliojn en urboj, foirejoj kaj vilaĝoj de Aŭstrujo, plejofte kun la enskribo „Dem deutschen Liederfürsten Franz Schubert“ (Al la germana lidoprinco Franz Schubert). En Vieno oni nomis en 1928 parton de la ringostrato (proksimume Johann-Strauß-Monumento kaj Beethoven-Placo) Schubert-Ringostrato.

Pro la alta populareco de Schubert oni nomis multajn trafikejojn laŭ li. En Vieno estas la Schubert-Ringostrato en la 1-a distrikto, Innere Stadt, La Schubert-Strateto en la 9-a distrikto, Alsergrund, la Franz-Schubert-Strato en la 14-a distrikto, Penzing, kaj la Franz-Schubert-Vojo en la 18-a distrikto, Währing. Pli frue ankaŭ estis Schubert-Stratetoj en Ottakring (nun: Dampfbadgasse), Atzgersdorf (nun: Vertexgasse), Erlaa (nun: Welingergasse) kaj Liesing (nun: Josef-Bühl-Gasse) same kiel Schubert-Stratoj en Oberlaa (nun: Hasenöhrlstraße) kaj Essling (nun: Ibachstraße). Krome ekzistas Schubert-Stratetoj, Schubert-Stratoj, Schubert-Placoj, Schubert-Vojoj, Schubert-Aleoj kaj Schubert-Ringostratoj en tre multa nombro da aŭstraj kaj germanaj civitoj.

Kaj 3917 Franz Schubert estis nomita en honoro de li.

Verkoj redakti

La numerado de la verkoj de Schubert laŭ la Deutsch-Verzeichnis estas markita per la mallongigo D.

Eklezia muziko redakti

 
Moritz von Schwind: Schubert-Lünette en la Viena Ŝtata Operejo (1869). Videblas Erlkönig, Der Wanderer, Der häusliche Krieg, Der zürnenden Diana, Der Fischer

Dramaj verkoj redakti

 
Ŝubertiado ĉe Spaun, pentrita de Schwind en 1868 laŭ la memoro.

Pluaj kantverkoj redakti

Lidoj kaj aliaj kantaĵoj por ĥoro redakti

  • Multaj komponaĵoj por ĥoro resp. plurvoĉaj kantaĵoj por viraj, virinaj aŭ miksitaj voĉoj, parte nurvoĉaj, ĉefe tamen kun pianakompano, foje ankaŭ kun aliaj instrumentoj. Ekzemploj estas muzikigoj de poemoj de Schiller kiel An die Freude (D 189), Nachtgesang im Walde (D 913, kun kornkvaropo), la okvoĉa muzikigo de la poemo Gesang der Geister über den Wassern de Goethe (D 714, kun arĉinstrumentoj), Mirjams Siegesgesang (D 942, kun solosoprano) aŭ Die Nacht (D 983C).

Lidoj redakti

Kompleta sonregistraĵo de la lida verkaro de Schubert aperis inter 1987 kaj 2005 sur entute 37 lumdiskoj ĉe la brita diskeldonejo Hyperion, konstante kun pianakompanisto Graham Johnson.

Orkestroverkoj redakti

 
Schubert-monumento en la viena urboparko

Simfonioj redakti

12 simfonioj (kvin el ili nekompletaj). La nombrado de la simfonioj plurfoje ŝanĝiĝis kaj kaŭzas pro tio foje konfuzon. Nekontesteblaj estas la unuaj 6 kompletaj simfonioj. Unu simfonio, foje nombrata kiel n-ro 7, validis kiel perdiĝinta: estas la tiel nomata Gmunden-Gasteiner. Laŭ nuna stato de la esploro tamen estas pruvite, ke ĝi estas identa kun la granda simfonio en C-maĵoro. La tiel nomata nekompletigita simfonio en b-minoro pli frue estis nombrata kiel n-ro 8, nun kiel n-ro 7. La granda simfonio en C-maĵoro origine estis nombrata kiel n-ro 7, pli malfrue tamen kiel 9-a simfonio; laŭ nuna stato de la esploro ĝi estas lia 8-a. Por kaŭzi malpli konfuzon, oni nomas la du verkojn plej ofte la nekompletigita (b-minora) kaj la granda (C-maĵora) simfonioj.

Estas rimarkende rilate la fragmentoj, ke ili estas tre malsamaj laŭ amplekso. Intertempe tamen ĉiuj estis enigita en staton de prezentebleco kaj ekzistas de ili sonregistraĵoj.

Uverturoj redakti

Ceteraj orkestrokomponaĵoj redakti

  • orkestropecoj (fragmentoj) D 71c kaj D 94a
  • koncertpeco („concerto“) por violono kaj orkestro D-maĵora, D 345
  • rondelo por violono kaj arĉorkestro (arĉkvaropo) A-maĵora, D 438
  • polonezo por violono kaj orkestro B♭-maĵora, D 580
 
Memskribaĵo de la okteto F-maĵora D 803
 
Schubert: Pianotrio E♭-maĵora op. 100, 2-a movimento (memskribaĵo)

Ĉambromuziko redakti

Vidu: Listo de la ĉambromuzikaj verkoj de Schubert

  • Kvarteto por fluto, gitaro, vjolo kaj violonĉelo, D 96 (aranĝaĵo de nokturno por fluto, vjolo kaj gitaro de Wenzel Matiegka)
  • Trutokvinteto A-maĵora por piano, violono, vjolo, violonĉelo kaj kontrabaso, D 667 (1819, unua presado: 1829).
  • Arĉkvinteto C-maĵora D 956 (op. posth. 163)
  • 15 konserviĝintaj arĉkvartetoj, krome kelkaj perdiĝintaj (D 19, D19A, D 40) kaj unu fragmente konserviĝinta
  • Pianotrio n-ro 1 B♭-maĵora D 898
  • Pianotrio n-ro 2 E♭-maĵora D 929
  • 2 unuopaj movimentoj por pianotriopo
  • 2 arĉtrioj (D 471 - nefinita - kaj D 581)
  • 2 grandaj duetoj (fantazio D 934 kaj rondelo D 895), 3 pli malgrandaj sonatoj (sonatetoj) kaj sonato D 574 por piano kaj violono.
  • Okteto por arĉaj kaj blovaj instrumentoj D 803
  • Sonato por arpeĝono kaj piano D 821
  • Variaĵoj por fluto kaj piano pri la lido „Trockene Blumen“ D 802

Pianomuziko redakti

  • 21 sonatoj, el ili 12 kompletigitaj, elstara ĉefe la nekompletigita „Reliquie“ C-maĵora D 840, same kiel a-minora D 845, D-maĵora D 850, G-maĵora D 894 kaj la lastaj tri ekestintaj en la mortojaro (c-minora, A-maĵora, B-maĵora, D 958–960)
  • Ok impromptuoj en du cikloj, D 899 kaj D 935, ses Moments musicaŭ, la „kvin pianopecoj” (tiel ĉi publikigitaj en 1843, fakte unu nekompletigita pianosonato E-maĵora D 459 kaj tri pianopecoj D 459A) kaj „tri pianopecoj”, D 946
  • la pianiste elstara „Wanderer-Fantasie”, D 760
  • multaj verkoj por piano je kvar manoj (inter ili la fantazio f-minora, D 940, same kiel la fama "militärischer Marsch" (armea marŝo), D 733)
  • 13 variaĵoj pri temo de Anselm Hüttenbrenner en a-minoro, D 576
  • pli malgrandaj pecoj por piano solo same kiel Alegreto en C, D 915, aŭ „Grazer Galopp”, D 925, kaj multaj aliaj, inter ili kelkaj nefinitaj verkoj kaj fragmentoj

La unua eldono de la kompleta verkaro de Schubert aperis ekde 1884 ĉe Breitkopf & Härtel. La laboro pri la Neuen Schubert-Ausgabe (nova Schubert-eldono), kiu aperas en Bärenreiter-Verlag, komencis en 1965.[13]

Literaturo redakti

 
Franz Schubert. Litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

Fundamentaj sciencaj verkoj redakti

Dokumentaĵoj redakti

  • Werner Bodendorff: Franz Schubert - die Texte seiner einstimmig und mehrstimmig komponierten Lieder und ihre Dichter (reviziita kaj kritike eldonita, vol. 3), Hildesheim 2006 ISBN 3-487-10330-3
  • Otto Erich Deutsch (Hrsg.): Schubert. Die Dokumente seines Lebens. Gesammelt und erläutert. Bärenreiter, Kassel k. a. 1964 (NGA VIII,5)
  • Otto Erich Deutsch (Hrsg.): Schubert. Die Erinnerungen seiner Freunde. Gesammelt und erläutert. Lepsiko 1957 kaj 1966
  • Ernst Hilmar, Otto Brusatti (eldonisto, enkonduko de Walter Obermaier): Franz Schubert. Ausstellung der Wiener Stadt- und Landesbibliothek zum 150. Todestag des Komponisten. Katalog. Vieno 1978.
  • Ernst Hilmar: Schubert. Graz 1989 (bildbiografio)
  • Ernst Hilmar (Hrsg.): Franz Schubert. Dokumente 1801–1830. Erster Band. Addenda und Kommentar. (publikaĵoj de IFSI, 10/2), Tutzing 2003
  • Maximilian u. Lilly Schochow: Franz Schubert: die Texte seiner einstimmig komponierten Lieder und ihre Dichter vollständig gesammelt. Hildesheim: Georg Olms, 1974
  • Till Gerrit Waidelich (eldonisto, Preparlaboroj de Renate Hilmar-Voit kaj Andreas Mayer): Franz Schubert. Dokumente 1817–1830. Unua volumo: Texte. Programme, Rezensionen, Anzeigen, Nekrologe, Musikbeilagen und andere gedruckte Quellen (publikaĵoj de IFSI, 10/1), Tutzing 1993

Schubert-bibliografio redakti

  • Willi Kahl: Verzeichnis des Schrifttums über Franz Schubert 1828-1928, Regensburg 1938.
  • Ernst Hilmar (Kunlaboris Werner Bodendorff): Bausteine zu einer neuen Schubert-Bibliographie vornehmlich der Schriften von 1929 bis 2000. Teil I: Alphabetische Ordnung nach Autoren. En: Schubert durch die Brille Nr. 25, (2000), pj. 95-303 (kompletigoj kaj indeksoj en Schubert durch die Brille n-ro 26, 27).

Konsultlibraj notoj redakti

Periodaĵoj redakti

 
Mortodomo de Schubert, akvarelo de F. Kopallick

Filmoj pri Schubert redakti

Sur bildoj Schubert ofte estas videbla kiel rimarkinda juna viro. En arta literaturo kaj en scenaroj por filmo li ofte estas prezentata malmulte aŭtenta, mallerta kaj sentimentala. Multaj traktaĵoj pri la vojaĝoj ktp. de Schubert preskaŭ ne harmonias kun la dokumentbeblaj faktoj. La plej multaj historioj estas libere inventitaj kaj nur per kelkaj kadraj indikoj, ekzemple nomoj de liaj amikoj ktp. adaptitaj al la vera vivo de Schubert.

 
Schubert-Fonto

Referencoj redakti

  1. Walther Dürr, Andreas Krause (eldonisto): Schubert Handbuch, Bärenreiter/Metzler, Kassel k.a. resp. Stutgarto k.a., 2-a eldono 2007, p. 68, ISBN 978-3-7618-2041-4
  2. Dietmar Grieser: Der Onkel aus Preßburg. Auf österreichischen Spuren durch die Slowakei, Amalthea-Verlag, Vieno 2009, ISBN 978-3-85002-684-0, S. 184
  3. Steblin, Rita (2001): “Schubert’s Problematic Relationship with Johann Mayrhofer: New Documentary Evidence”. Barbara Haggh (eld.): Essays on Music and Culture in Honor of Herbert Kellman. Paris-Tours: Minerve, pj. 465-495.
  4. Schwandt, Christoph (1997): "Unaussprechlich, unbegriffen". Indizien und Argumente aus Leben und Werk für die wahrscheinliche Homosexualität des Franz Schubert. En: Musik-Konzepte, kajero 97/98 (Franz Schubert Todesmusik), pj.112-194.
  5. Affectionen einer lebhaft begehrenden Sinnlichkeit Verschlüsselte Botschaften in Schubert-Liedern, de Thomas Phleps en: Kunstwerk und Biographie. Gedenkschrift Harry Goldschmidt. Hg. v. Hanns-Werner Heister (Zwischen/Töne. Neue Folge – Band 1). Berlino: Weidler Buchverlag 2002, pj. 335-360.
  6. Andreas Otte, Konrad Wink: Kerners Krankheiten großer Musiker, Schattauer, Stutgarto/Novjorko, 6-a eldono 2008, p. 169, ISBN 978-3-7945-2601-7
  7. 7,0 7,1 Walther Dürr, Andreas Krause (Eldonisto): Schubert Handbuch, Bärenreiter/Metzler, Kassel u.a. bzw. Stutgarto k.a., 2-a eldono 2007, p. 31, ISBN 978-3-7618-2041-4
  8. Andreas Otte, Konrad Wink: Kerners Krankheiten großer Musiker, Schattauer, Stutgarto/Novjorko, 6-a eldono 2008, p. 165, ISBN 978-3-7945-2601-7
  9. Grieser, p. 186
  10. Grieser, p. 189
  11. Listo de la ĵus mortintoj en Wiener Zeitung por la 19-a de novembro 1828 en la eldono de la 25-a de novembro 1828
  12. Andreas Otte, Konrad Wink: Kerners Krankheiten großer Musiker, Schattauer, Stutgarto/Novjorko, 6-a eldono 2008, pj. 176/177, ISBN 978-3-7945-2601-7
  13. Informoj pri Neue Schubert-Ausgabe. Arkivita el la originalo je 2009-04-26. Alirita 2013-01-07.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo de kaj pri Schubert redakti

Sonregistraĵoj redakti

Notoj

Partituroj redakti

Vidbendoj

  • Vidbendo de prezentado de la kvara movimento el la „trutokvinteto“ dum Schubertiade 2006 en Schwarzenberg, [1]
  • Vidbendo: Clifford Curzon ludas en 1968 la unuan movimenton de la lasta ŝuberta pianosonato (DV 960), [2]

Ceteraĵoj redakti