Franz von Dingelstedt

Franz von DINGELSTEDT (naskiĝinta en la 30-a de junio 1814 en Wohratal-Halsdorf, mortinta la 15-an de majo 1881 en Vieno) estis germana verkisto.

Franz von Dingelstedt
Persona informo
Franz von Dingelstedt
Naskiĝo 30-an de junio 1814 (1814-06-30)
en Halsdorf (Wohratal, Germany)
Morto 15-an de majo 1881 (1881-05-15) (66-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Familio
Edz(in)o Jenny Dingelstedt vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Instruisto kaj demokrato redakti

La filo de hesia serĝento kaj oficisto studis de 1831-34 teologion en Marburg. En 1835 li instruis (neekzamenite) ĉe la Evangelia Instituto de Hannover-Ricklingen, kie li skribis krom poemojn raportojn pri teatraĵoj kaj arto por la gazeto Posaune kaj la frankfurta Phönix. En 1836 li iĝis gimnazia instruisto en Kassel. La verkon BIlder aus Hessen-Cassel (aperintaj en la gazeto Europa de A. Lewald) kaj la verko Spaziergänge eines Casseler Poeten respondecis por lia puna transloko en 1838 de Dingelstedt al Fulda. Tie li skribis la romanojn Die neuen Argonauten kaj Unter der Erde, sed ankaŭ novelojn kaj la dramon Das Gespenst der Ehre.

Monpunon por sia dua romano kaj neagnosko de la doktora titolo akirita en Jena igis lin iri al Stuttgart en la jaro 1841-a. En Fulda estiĝis ankaŭ la kortuŝanta verko Jordans-Lied kiel ankaŭ Lieder eines cosmopolitischen Nachtwächters(1841). Ili verŝajne estas la plej grava politika-revolucia lirikaĵo de la grupo Juna Germanujo dum Antaŭmarto - al Heinrich Heine kaj Karl Gutzkow li havis personajn rilatojn.

Monarkiemuliĝo kaj reĝisoriĝo redakti

 
Lia vilao en Weimar.

La aŭgsburga ĵurnalo Allgemeinen Zeitung sendis lin kiel reporteron al Parizo kaj Londono kie li rezignis pri la respublikaj idealoj (kp. Das Wanderbuch, 2 volumoj, 1839/43). La pragan kantistinon Jenny Lutzer li sekvis al Vieno kie li deklaris sin publike aristokratiemulo.

En 1843 vokis lin la reĝo de Virtembergo kiel bibliotekisto kaj laŭtlegisto al Stuttgart. Tie li ekupiĝis ekde 1846 al la scenaĵoj estiĝinte kortega dramaturgo. Tiu ĝenro ne plu malfascinis lin. En 1851 li iĝis intendanto en Munkeno (kp. la Münchener Bilderbogen, 1879). Tie li ĉesigis la modan preferon de francaj aŭtoroj kaj antaŭenmetis la germanajn klasikulojn kaj Ŝekspiron. Ree en Vieno pli malfrue li tamen denove subiĝis al la franca modo. Kulmino artista en Munkeno estis la sukcesaj ĝeneralaj gastludoj (1854). Ĉefa kialo por la foriro estis laŭdire la malamikeco de influaj katolikaj bavaroj kontraŭ protestanto el la nordo. Laŭ instigo de Franz Liszt li venis al Vajmaro kie li restis ĝis 1867. Tie ĉi li simpatiis por Friedrich Hebbel (Nibelungen) kaj aŭdacis en 1864 enscenigi la ciklon de la reĝaj dramoj de Ŝekspiro.

Kiel atestas la en Vajmaro en la Niessen-kolekto konservitaj kostumskizoj de K.E. Doepler, li povas esti taksita antaŭulo de la programo de la Teatro je Meiningen. Dingelstedt ankaŭ favoris la faron tre modernan de amasaj scenoj. Li altestime nomitis fare de Adolf Stahr la unua reĝisoro de Germanlando! Li vokitis Vienon, kie li unue estis estro de la Viena Ŝtata Operejo sed iĝis en 1870 ĉefo de la Burgteatrejo. Ekde 1875 li estris ambaŭ teatrejojn rezignante pri la operejo en 1880. Liaj t.n. vandtapiŝa dramaturgio estis en granda kontrasto al Heinrich Laube kiu plivalidigis la nurajn vortojn. Kulmino estiĝis denove ŝekspira ciklo en aprilo de 1875 (skizoj de Johann Kautsky und rolfiguretoj de Gaul en la Niessen-kolekto).

Graveco redakti

Sendube grandis liaj meritoj pri la fondo de la societo Deutsche Shakespeare-Gesellschaft, sed problemaj estis ankaŭ liaj ofte kapricaj prilaboroj kaj "kopioj" de ŝekspiraĵoj. En Munkeno li estis enscenejiginta pecojn de Halm kaj de Gutzkow, en Vieno li ludigis verkojn de Ludwig Anzengruber, Henrik Ibsen kaj Adolf von Wilbrandt. Plano de ludo de la dua parto de Faŭsto kun la muziko de Johannes Brahms ne realiĝis, tamen ĝi videblis en la dramaturgio fantaziaĵo Eine Fausttrilogie (1878).

Liaj multnombraj noveloj, en kiuj frapas ofte duonŝerca tono de grandmondulo, ne plu gravas literaturhistorie krom kelkaj bonaj kaj vivaj scenoj. Iomete gravas lia lasta romano Die Amazone (1868), por kiu modelis verŝajne lia edzino. En la dramo Das Haus Barneveldt ankaŭ bonas pluraj scenoj (ĝi trovitis en 1850).

Verkoj (elekto) redakti

  • [anonime] Bilder aus Hessen-Kassel. In: Europa. Chronik der gebildeten Welt. 4 (1836). p. 69–80.
  • Gedichte. Kassel / Leipzig 1838.
  • Die neuen Argonauten. Ein komischer Roman. Fulda 1839.
  • Das Weserthal von Münden bis Minden. Kassel 1839.
  • Sechs Jahrhunderte aus Gutenbergs Leben. Kleine Gabe zum großen Feste. Kassel 1840.
  • [anonime] Lieder eines kosmopolitischen Nachtwächters. Hamburg 1841. Enretigo de la eldono de 1842: Pedagogical Digital Library[rompita ligilo]
  • [kun Sylvester Jordan] Zeitstimmen aus Hessen. 1840–1848. Kassel 1848.
  • Das Haus der Barneveldt. Dresden 1850a.
  • Der Goethe-Tag. In: Augsburger Allgemeine Zeitung vom 4. September 1850. S. 3947–3949. (1850b)
  • Nacht und Morgen. Stuttgart 1851.
  • Studien und Copien nach Shakspeare. Pest / Wien / Leipzig 1858.
  • Die Amazone. Stuttgart 1868.
  • Eine Faust-Trilogie. Dramaturgische Studie. Berlin 1876.
  • Sämmtliche Werke. 12 Bd. Berlin 1877.
  • Literarisches Bilderbuch. Berlin 1878.
  • Münchener Bilderbogen. Berlin 1879.
  • Lieder eines kosmopolitischen Nachtwächters. Studienausgabe mit Kommentar u. Einl. hg. v. Hans-Peter Bayerdörfer. Tübingen 1978.

Eksteraj ligiloj redakti