Frapdinamiko estas la eco de klavarinstrumentoj, reagi sur diference fortika frapado de klavo per diferenca fortiko de la generita tono kaj per tio allasi variantan dinamikon. La fakte bezonatan fortoelspezon tamen oni nomas frapforton.

Je la piano frapdinamiko kaj frapforto ekestas pro la strukturo de la mekaniko.

Multaj klavariloj ne ebligas frapdinamikon, ekz. la orgeno aŭ la klaviceno. Je tiuj ĉi instrumentoj anstataŭe uzeblas diversaj aliaj rimedoj por la reguligo de la laŭteco, kiuj tamen ne ebligas al la ludanto influi ĉiujn unuopan tonon en sia laŭteconivelo. Ĵus tiu ĉi nova ebleco de diferencigita dinamiko estis la bazo por la venkiro de la piano dum la 18-a jarcento.

Je digitala piano estas elektronike mezurata la forteco de la frapado (kiel rapideco de la klavomovo) kaj estas sendependa de frapforto. Ĝi influas variajn parametroj de la songenerado.

  • Je la imitado de naturaj instrumentoj tio fariĝas precipe per ŝanĝigo de la laŭteconivelo kaj la brileco de la generata tono.
  • Je intencite sintezaj sonoj la frapforto kune kun adekvataj teknikaj reguligoj povas mastrumi ankaŭ aliajn parametrojn kiel ekz. efektoj, daŭro de ekosciladoj aŭ elosciladoj aŭ eĉ la transŝaltado al aliaj sonoj.