Frauenliebe und -leben

Frauenliebe und -leben (Virina amo kaj vivo) op. 42 estas lidociklo de Robert Schumann pri tekstoj de Adelbert von Chamisso por alta voĉo kaj piano, kiu priskribas la vivovojon de virino ekde la unua amo ĝis la morto de la edzo.

La prezentata virina vivo konvenas al la moralaj normoj de fidela kaj sindonema edzino. Chamisso verkis naŭ poemojn, Schumann muzikigis el tiu ĉiujn escepte la lastan.

Antaŭ nelonge aperis versio por orkestro de Conrad Artmüller ĉe Universal Edition, kaj en la originalaj tonaloj kaj ankaŭ en la transponita versio por aldo.

La verkon Schumann dediĉis al sia fraŭla amiko Oswald Lorenz.

Titolo redakti

  • I. „Seit ich ihn gesehen“
  • II. „Er, der Herrlichste von allen“
  • III. „Ich kann's nicht fassen, nicht glauben“
  • IV. „Du Ring an meinem Finger“
  • V. „Helft mir, ihr Schwestern“
  • VI. „Süßer Freund, du blickest“
  • VII. „An meinem Herzen, an meiner Brust“
  • VIII. „Nun hast du mir den ersten Schmerz getan“
  • [IX. „Traum der eignen Tage“]

Prezentado kaj akceptado redakti

Al la interpreto la ciklo donas la taskon prezenti tutan vivon en malpli ol duona horo. Ĝis nun ĝi estas la ununura fama ciklo el la romantismo por virina voĉo.

Adriana Hölszky uzis poste en ŝia opero Bremer Freiheit laŭ Rainer Werner Fassbinder la subtitolon „Singwerk auf ein Frauenleben“ (kantverko pri virina vivo) kaj priskribis er sia drasta agado pri murdistino krudan kontraŭfiguron al la idealo de amanta, indulgema edzino.

Eksteraj ligiloj redakti