Por samtitola artikolo vidu la paĝon Frazo (apartigilo).

Frazo estas kunaĵo de vortoj prezentanta kompletan ideon: frazo estas grava unuo en gramatiko.

  • Simpla frazo (konsistanta el ununura propozicio)
  • Kompleksa frazo (plurpropozicia)
  • Fendita frazo estas maniero remaigi uzata en diversaj lingvoj rigidordaj

Frazoj estas afektaj, belsonaj, senkernaj, malmultsignifaj paroloj (vidu ankaŭ emfazo, bombasto, afekto, patoso).

Frazo en programlingvo estas meznivela unuo de programteksto, prezentanta relative aŭtonoman kaj kompletan informon: deklaron de programa objekto, ordonon aŭ komandon, esprimon.

Esprimoj redakti

  • frazaro estas kunaĵo da frazoj aŭ kolekto da modelaj antaŭpretaj frazoj.
  • ĉirkaŭfrazo estas stilfiguro, tropo indikanta ideon, personon aŭ objekton ne rekte per la propra vorto, sed per priskribo aŭ karakteriza detalo, ekz-e „la reĝo de Olimpo“ anstataŭ „Zeŭso“; „la Eterna Urbo“ anstataŭ „Romo“, „la aŭtoro de ĉi tiuj linioj“ (anstataŭ „mi“ en aŭtora teksto)
  • frazrolo estas funkcio de frazparto en la tuta frazo.