Frederic Cros

franca esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Frédéric CROS (naskiĝis en 1860, mortis la 23-an de marto 1925) estis rusiljona elektristo kaj esperantisto.

Frederic Cros
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1859 (1859-11-30)
Morto 23-an de marto 1925 (1925-03-23) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco FrancioHispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

La 26-an de januaro 1911 okaze de la ĝenerala kunveno de la nova "Grupo de Esperanto" en Perpinjano, Frédéric Cros estis elektita kiel kasisto[1]. Li aliĝis en aŭgusto 1914 al la 10-a Universala Kongreso en Parizo, kiu ne okazos pro la militdeklaro.

Kiam la "Grupo de Esperanto" reaktiviĝis post la milito en 1920, li iĝis denove kasisto, kvankam en la sekva jaro li fariĝis prezidanto de la samurba grupo "La verda stelo" (sidejo: 3, imp. Émile Zola, Perpinjano). En 1924, li iĝis honora prezidanto de la unuiĝo de la tri lokaj grupoj "Grupo de Esperanto", "La verda stelo" kaj "Paco kaj Amo".

Fontoj redakti

El la verko de Jean Amouroux Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon, Revuo "Conflent" n° 137, 1985, kun afabla permeso de l'aŭtoro.

Referencoj redakti

  1. L'Indépendant, 14-an de februaro 1911