Frederic Martí Albanell

kataluna pastro kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Frederic Martí Albanell (Torellò, 1902 - Barcelono (?), 19361937) estis kataluna pastro kaj esperantisto.

Frederic Martí Albanell
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1899 (1899-11-30)
Morto 30-an de novembro 1929 (1929-11-30) (30-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li havis siajn pastrajn studojn en seminariejoj de Vic kaj Barcelono. Membro de IKUE ekde 1926, li rolis kiel vikario en Barcelono, en Sabadell (1931-32) kaj fine paroĥestro en Kolonio Güell, industria kolonio en la provinco de Barcelono, fama pro la projekto de domaro de la arĥitekto Antoni Gaudí.

La 1-an de junio 1936, pastro Martí Albanell oficis kaj predikis en Esperanto en meso por la partoprenantoj de la 18-a Kataluna Kongreso de Esperanto, en la preĝejo Sankta Mikaelo de Manresa.

Erudiciulo pri historio, pastro Martí Albanell estis membro de la Reĝa Beletra Akademio de Sankta Georgo en Barcelono.

Same kiel multaj aliaj sacerdotoj, inter ili alia esperantista pastro, Joan Font i Giralt, ankaŭ Martí Albanell estis murdita dum la Hispana Enlanda Milito.

Fontoj redakti