Frédéric Mistral

(Alidirektita el Frederic Mistral)

Frédéric MISTRAL (naskiĝis la 8-an de septembro 1830 apud Marsejlo en sudorienta Francio, mortis la 25-an de marto 1914) estis unu el la plej famaj okcitanlingvaj aŭtoroj kaj okcitana leksikografo en Provenco. Li verkis en la provenca dialekto de la okcitana lingvo.

Frédéric Mistral
Nobel-premiito
Persona informo
Frederi Mistral
Naskonomo Joseph Étienne Frédéric Mistral
Naskiĝo 8-an de septembro 1830 (1830-09-08)
en Maillane, Bouches-du-Rhône,  Francio
Morto 25-an de marto 1914 (1914-03-25) (83-jaraĝa)
en Maillane, Bouches-du-Rhône,  Francio
Lingvoj francaprovenca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Aix-Marseille University (1896-1971) • universitato Paul Cézanne Aix-Marseille III vd
Subskribo Frédéric Mistral
Familio
Patro François Mistral vd
Patrino Adélaïde Mistral vd
Edz(in)o Marie Mistral vd
Infanoj Marius Ferréol vd
Profesio
Alia nomo Mèste Franc • Gui de Mount-Pavoun • Cousinié Macàri • Michèu Gai • Lou Cascarelet • Grand la Borgno • Lou Felibre de Bello Visto • Un Maianen • Lou Felibre dóu Mas • Antoine Chansroux • Lou Canounge de N-D. de Casten • Lou Felibre de Bèuvezet • Lou Felibre Calu • Jan Chaplo Verne • Un Jouine Felibre • Lou Medecin di Torro • Tounin Clapo • Lou Tout-Obro • Ambròsi Boufarel vd
Okupo verkisto • poeto • vortaristo vd
Laborkampo literaturo • translations from Latin vd
Verkado
Verkoj Mirejo ❦
Lou Tresor dóu Felibrige ❦
Lis Isclo d'Or ❦
Lou Pouèmo dóu Rose ❦
Calendau vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kune kun aliaj aŭtoroj li en la jaro 1854 fondis la tutlandan òc movadon Felibritge, kiu ankoraŭ viglas. Li provis unuigi la lingvon per tutlanda vortarego, "Lou Tresor dou Felibrige" kaj francema ortografio, kiu restas ĝis hodiaŭ la plej kompleta vortaro de la okcitana lingvo Ĝi estas dulingva okcitana-franca vortaro

En 1904 li ricevis la Nobel-Premion pri literaturo kune kun José Echegaray.

Post taskigo de la etnografo d-ro Marinhan por konstrui muzeon kiu povus konservi provencajn tradiciojn Mistral povis, danke al la mono, kiu alportis al li la Nobel-premion pri literaturo, aĉeti palacon kiu gastigas la Muzeon Arlaten en Arles (kiu malfermiĝis en 1899).

Mistral kaj literumo redakti

Kontraŭe al la klasika okcitana literumo, kiu uzintus la formon Mirèlha, Mistral uzis, sub la influo de sia onklino Jozefo Romanilha, literumon proksiman al la francaj kutimoj, ankaŭ nomatan Mistral-ortografio, kiu uzas ekzemple Mirèio.

Verkaro redakti

Lia ĉefverko estas Mirejo (okcitane: Mirèlha, en mistraleca literumo "Mirèio"), al kiu li verkadis dum 8 jaroj. Mirejo rakontas pri la amo de juna viro, Vincent, kaj juna virino Mirejo. Ĉi tiu rakonto kompareblas al tiu de Romeo kaj Julieto.

  • 1854 Lei Meissons
  • 1859 Mirèlha (Mirejo en Esperanto)
  • 1867 Calendau
  • 1867 Copa Santa <Coupo Santo>
  • 1876 Leis Isclas d'Aur <Lis Isclo d'Or>
  • 1879-1886 Lo Tresaur dau Felibritge <Lou Tresor dóu Felibrige>, vortaro okcitana-franca
  • 1884 Nerta <Nerto>
  • 1890 Reĝino Joana <La Rèino Jano>
  • 1899 La Poemo de la Rozo <Lou Pouèmo dóu Rose>
  • 1906 Memòrias e racòntes <Memòri e Raconte>
  • 1910 Traduko de la Genèsi
  • 1912 Leis Olivadas <Lis Óulivado>

Verkoj en Esperanto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Biografio de la laŭreatoj de la Nobel-premio pri literaturo

(en) Frederic Mistral, Nobelpremiintoj

Vidu ankaŭ redakti

5033 Mistral

Referencoj redakti

  1. (eo) La poemo de Rodano Arkivigite je 2020-10-19 per la retarkivo Wayback Machine / Frederi Mistral ; el la provenca originalo esperantigis R. Laval, Bitoteko