Frederik Willem de Klerk
Frederik Willem de KLERK (afrikansa prononco: [ˈfreədərək ˈvələm dəˈklɛrk]; 18-a de marto 1936 - 11-a de novembro 2021) estis sudafrika politikisto kiu servis kiel ŝtata prezidanto de aŭgusto 1989 al majo 1994. Li estis la sepa kaj lasta ŝtatestro de Sudafriko en la epoko de apartismo. De Klerk estis ankaŭ estro de la Nacia Partio (kiu poste iĝos la Nova Nacia Partio) de februaro 1989 al septembro 1997.
Frederik Willem de Klerk | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Frederik Willem de Klerk | |||||
Naskiĝo | 18-an de marto 1936 en Johanesburgo, Transvalo, ![]() | ||||
Morto | 11-an de novembro 2021 (85-jaraĝa) en Kaburbo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | mesoteliomo vd | ||||
Religio | Reformitaj Eklezioj en Sud-Afriko vd | ||||
Lingvoj | angla • afrikansa vd | ||||
Ŝtataneco | Sud-Afriko vd | ||||
Alma mater | Potchefstroom University for Christian Higher Education • North-West University • Goodenough College vd | ||||
Partio | Nacia Partio de Sud-Afriko vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Johannes de Klerk vd | ||||
Patrino | Corrie Coetzer vd | ||||
Gefratoj | Wimpie de Klerk vd | ||||
Edz(in)o | Marike de Klerk • Elita Georgiades vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

De Klerk helpis negoci la finon de la apartismo, la sudafrikaj politikoj de rasa segregacio kaj diskriminacio, kaj subtenis la transformon de Sudafriko en ne-ras-bazita demokratio enirante en la negocadon kiu rezultis en la fakto ke ĉiuj civitanoj havu egalan voĉdonrajton kaj aliajn rajtojn. Li ricevis la pac-premion Félix Houphouët-Boigny en 1991, la Premion Princo de Asturio en 1992 kaj la Nobel-premion pri paco en 1993 kun Nelson Mandela pro ilia rolo en la fino de la apartismo.
Li estis unu el la deputitaj prezidentoj de Sudafriko dum la prezidenteco de Nelson Mandela ĝis 1996, kaj estas la plej lasta sudafrika blankulo kaj afrikanera kiu tenis la postenon. En 1997 li retiriĝis el la aktiva politiko. Li plurestis aktiva kiel internacia preleganto.[1]