Frederiko (Chiemsee)
Frederiko (mortinta la 3-an de februaro 1387) estis inter 1361 kaj 1387 episkopo de Chiemsee.
Estis li paroĥestro je Zell am See kaj notaro de episkopo Konrado de Liechtenstein kaj de ĉefepiskopo Ortolf von Weißeneck. Ĉi-lasta nomumis lin en septembro 1381 posteulo de Ludwig Radlkofen.
Kiel liaj malpostantoj, Frederiko estis salcburga helpepiskopo; tiufunkcie li aktivis ankaŭ ekstere de la regiono dioceza de Chiemsee. Sub ĉefepiskopo Pilgrimo de Puchheim li ankaŭ respondecis pri ekonomiaj mastrumado de Salcburgio. Laŭ ĉefpontifika komisio, Frederiko administris apostolan ĉambron enkorpigonte la prebendojn de la neokupita episkopa trono de Brixen. En 1377 oni petis lin kontroli la prepostan elekton de la princa prepostejo de Berchtesgaden.
Ankoraŭ en 1386 li partoprenis salcburgan distriktan koncilion. Ne klaras loko de lia tombo.
Literaturo
redakti- Manfred Heim: "Friedrich († 1387)", ĉe: Erwin Gatz (eld.): Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1198 bis 1448. Ein biographisches Lexikon. Duncker & Humblot, Berlin 2001, ISBN 3-428-10303-3, p. 132