Frederiko (Svedio)
Reĝo de Svedio
Frederiko de Svedio aŭ Frederiko la 1-a de Hesio-Kaselo (naskiĝinta la 28-an de aprilo 1676 en Kaselo, mortinta la 5-an de aprilo 1751 en Stokholmo), de la dinastio Hesio-Kaselo, estis ekde 1730 landgrafo de Hesio-Kaselo kaj de 1720 ĝis 1751 reĝo de Svedio kiel posteulo de sia edzino Ulrika Eleonora post ŝia abdiko.