Frederiko Aŭgusto la 1-a (Saksio)

reĝo de Saksio

Frederiko Aŭgusto la 1-a, la Justulo (germane Friedrich August I. der Gerechte; naskiĝinta la 23-an de decembro 1750 en Dresdeno, mortinta samloke la 5-an de majo 1827) estis princelektisto kaj ekde 1806 reĝo de Saksio.

Frederiko Aŭgusto la 1-a
Reganto de Saksio
Persona informo
Friedrich August I.
Naskiĝo 23-an de decembro 1750 (1750-12-23)
en Dresdeno
Morto 5-an de majo 1827 (1827-05-05) (76-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo katedralo de Dresdeno vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando SaksioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Subskribo Frederiko Aŭgusto la 1-a (Saksio)
Familio
Dinastio Dinastio Wettin vd
Patro Frederiko Kristiano de Saksio vd
Patrino Maria Antonia de Bavario vd
Gefratoj Karlo Maksimiliano de Saksio • Prince Joseph of Saxony • Antonio la 1-a de Saksio • princino Maria Amalia de Saksio • Maksimiliano kronprinco de Saksio • Princess Theresa Maria of Saxony vd
Edz(in)o Amalie de Zweibrücken-Birkenfeld vd
Infanoj princino Maria Augusta de Saksio vd
Profesio
Aktiva en Dresdeno vd
Aktiva dum 1770–1827 vd
Princo-elektisto de Saksio
Frederiko Aŭgusto la 3-a
Dum 17631806
Antaŭulo Frederiko Kristiano, lia patro
Sekvanto li mem kiel reĝo
Reĝo de Saksio
Frederiko Aŭgusto la 1-a
Dum 18061827
Antaŭulo li mem kiel princelektisto
Sekvanto Anton, lia frato
Duko de Varsovio
Dum 18071815
Antaŭulo (posteno kreita)
Sekvanto (posteno abolita)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post la morto de la patro kaj princelektisto Frederiko Kristiano li transprenis la regadon sub kurateco de la onklo Ksavero. En la 15.9.1768 li memstare ekregis. Nature timema kaj timida, konservema kaj malferma je novaj defioj sed tamen de karaktero justecema kaj sincera, li sukcese finis kelkajn malbonojn kaj strebis sanigi la vundojn de la Sepjara milito. En 1785 li koaliciis kun Prusio por krei la Princan ligon sed rezignis en 1791 pri la al si ofertita krono pola. La ligon aŭstrian-prusian de la 7.2.1792 li ne partoprenis kaj - por batali la francojn - li nur disponigis sian regnan kontingenton ĝis la kontraktofaro kun Francujo pri neŭtraleco (1796).

La intertraktojn kun Prusio starigi Nordgermanan Union interrompis la eksplodo de la milito de 1806 dum kiu Frederiko Aŭgusto nur malvole aliancanis kun la prusoj. Post la batalo de Jena lia sorto estas en la manoj de Napoleono Bonaparte; kun li li faris packontrakton en la 11.12.1806 kaj aliĝis al la Rejna Federacio: sekve li iĝis unu el la plej fidelaj aliancoj de Napoleono kiu donis al li en 1807 ankaŭ la Varsovian Duklandon: rekompence cedis Saksio al la Reĝlando Vestfalio kelkajn teritoriojn tieajn. Post la malfeliĉa kampanjo rusia Frederiko Aŭgusto, malgraŭ la malvolo de la popolo kaj admonoj de aliaj unuiĝintaj monarĥoj, restis aliancano napoleona. Antaŭ la malamikaj armeoj li fuĝis tra Plauen kaj Regensburg ĝis Prago, unuiĝis kun la aŭstroj kaj faris en la 20.4. en Vieno sekretan interkonsenton. Antaŭe, pro ekscitiĝo pri la eksplodigita Elb-ponto fare de Davout (19.3.), li estis ordoninta al generalo Lercoq konduki la trupojn ĝis Torgau. Ties komandanto von Thielmann ne donu la burgon nek al la francoj nek al la kontraŭnapoleonuloj. La venko de Napoleono apud Lützen terurigis Frederikon Aŭguston; tuj li demisiigis sian ministron Senfft von Pilsach kaj atingis humiligite en la 12.5. Dresdenon por paroli kun la kunbatalintoj. Torgau malfermitis al la francoj kaj la saksia armeo denove kunligitis kun la francoj.

Kune kun la franca tirano li reiris Lepsikon, kie li restis dum la batalego - kaj ne povis kredi la malvenkon napoleonan ĝis la lasta momento. Estiĝinte militkaptito li transportitis Berlinon, poste je Friedrichsfelde. Kiam la intencoj prusiaj engluti teritorie Saksion pli kaj pli klaris kaj la Viena kongreso favoris la separigon de la lando, Frederiko Aŭgusto solene protestis kontraŭ tio. Venigite al Bratislavo li tamen devis subsigni en la 21.5.1815 la packontrakton kun Prusio. Dresdene li akceptitis kun granda entuziasmo en la 7.6. kaj fondis por memori tion la ordenon Zivilverdienstorden. Kun granda elano li dediĉis sin denove al la zorgado pri la intertempe ŝrumpinta lando sed tamen malfavoris ties veran modernigon. En 1780 oni starigis por li monumenton en Lepsiko, kaj alian en 1843 en Dresdeno.

El la geedzeco kun Marie Amalie von Pfalz-Zweibrücken (1769) li havis unu filinon, Marie Auguste.

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 139-140 (interrete tie ĉi)

Eksteraj ligiloj redakti