Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)

imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Frederiko la 2-a

Frederiko la 2-a (naskiĝis la 26-an de decembro 1194 ĉe Ancona, mortinta la 13-an de decembro 1250 en Castel Fiorentino ĉe San Severo) estis de 1220 ĝis sia morto imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Frederiko la 2-a
Reĝo de la Romanoj
Frederick II and eagle.jpg
Shield and Coat of Arms of the Holy Roman Emperor (c.1200-c.1300).svg
Persona informo
Friedrich II von Staufen
Naskiĝo 26-an de decembro 1194 (1194-12-26)
en Jesi
Morto 13-an de decembro 1250 (1250-12-13) (55-jara)
en Fiorentino
Mortis pro disenterio [#]
Tombo Katedralo de Palermo [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj latinasiciliagermanafrancagrekaaraba [#]
Loĝloko Palermo [#]
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio [#]
Memorigilo Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)
Familio
Dinastio Ŝtaŭfoj [#]
Patro Henriko la 6-a [#]
Patrino Konstanca, reĝino de Sicilio [#]
Edz(in)o Konstanca de Aragono • Jolanda de Jerusalemo • Isabella of England • Bianca Lancia [#]
Amkunulo Bianca Lancia [#]
Infanoj Henriko la 7-a de Germanio • Konrado la 4-a de Germanio • Margareta de Sicilio • Anna de Hohenŝtaŭfoj • Manfredo de Sicilio • Enzio de Sardinio • Frederiko de Antioĥio • Frederiko de Pettorano • Richard von Chieti • Violante di Svevia • Henry of Hohenstaufen • Jordan of Germany Hohenstaufen • Agnes of Germany Hohenstaufen • Margherita de Svevia [#]
Parencoj Frederiko la 1-aRoĝero la 2-a de Sicilio • Ezzelino la 3-a de Romano [#]
Profesio
Okupo suverenoverkisto • poeto • monarko [#]
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg
Dum 12121250
ekde 1220 imperiestro
Antaŭulo Otto la 4-a
Sekvanto Konrado la 4-a
Reĝo de Sicilio King Manfred of Sicily Arms.svg
Dum 1198–1250
Antaŭulo Henriko la 6-a kaj Konstanca de Sicilio
Sekvanto Konrado la 4-a
Princo de Taranto Blank.png
Dum 1205–1250
Antaŭulo Valter la 3-a de Brienne
Sekvanto Manfredo
Duko de Ŝvabio Arms of Swabia.svg
Dum 1208/12121217
Antaŭulo Filipo de Ŝvabio
Sekvanto Henriko (la 7-a) Ŝtaŭfo
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
bildo de pordego en Capua

Li estis filo de imperiestro Henriko la 6-a kaj de Konstanca de Sicilio.

Jam kiel knabo, je la 25-a de decembro 1196, li estis elektita reĝo de la imperio; je la 17-a de majo 1198 li estis kronita kiel reĝo de Sicilio.

Manuscript illumination of five men outside a fortress
La imperiestro Frederiko la 2-a (maldekstre) kun al-Kamil (dekstre), bildo el la verko de Giovanni Villani nome Nuova Cronica (Vatikana Biblioteko ms. Chigiano L VIII 296, 14-a jarcento).

Frederiko estis ekskomuniita pro ofta rompo de devigo kunigi kun la papo por aligi krucmiliton. En 1225, lia edziĝo al Jolanda de Jerusalemo, filino kaj heredanto de Johano de Brienne, rezultis en postulo al la Reĝlando de Jerusalemo. En 1227 li enŝipiĝis por krucmilito, sed estis devigita abandoni pro malsano, sed en 1228 li finfine atingis Akron. Kulture, Frederiko estis la kristana monarko plej empatiema al la islama mondo, ĉar estis edukita en Sicilio, kun islama korpogardisto kaj eĉ haremo. Spite sian ekskomunion fare de la papo Gregorio la 9-a, lia diplomata lerteco rezultis en la fakto, ke la Sesa krucmilito estis principe negocado subtenita per fortomontrado.[1] Pactraktato garantiis al la latinaj kristanoj plej el Jerusalemo kaj strion de teritorio kiu ligis la urbon al Akro. La islamanoj kontrolis siajn religiajn lokojn kaj oni faris aliancon kun Al-Kamil, Sultano de Egiptio, kontraŭ ĉiuj liaj malamikoj de ajna religio. Tiu traktato, kaj suspektoj pri la ambicio de Frederiko en la regiono, faris lin malpopulara, kaj kiam la papo Gregorio la 9-a atakis liajn italiajn teritoriojn, li devis reveni por defendi ilin.[2]

Lian morton sekvis inter-regada periodo de 1250 ĝis 1273.

Vidu ankaŭRedakti


NotojRedakti

  1. Asbridge 2012, paĝoj 563–571
  2. Asbridge 2012, p. 569

BibliografioRedakti