Freimut Börngen

germana astronomo

Freimut BÖRNGEN, (naskiĝis la 17-a de oktobro 1930 en Halle (Saale) - 17-an de junio 2021), estis germana astronomo. (Lia antaŭnomo estas foje misskribita Freimuth).

Freimut Börngen
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1930 (1930-10-17)
en Halle (Saale)
Morto 19-an de junio 2021 (2021-06-19) (90-jaraĝa)
en Isserstedt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Post lerno pri fiziko en la Universitato Martin-Luther de Halle-Wittenberg, li dungiĝis kiel helpanto en la Observatorio Karl Schwarzschild (nun "Turingia Ŝtata Observatorio") de Tautenburg. Li tie laboris ĝis sia emeritiĝo en 1995, observante la galaksiojn per la Schmidt-teleskopo de la observatorio.

Li malkovris 520 asteroidojn, li faris serĉojn pri tiuj ekstere de sia labortempo, ĉar la esploro pri asteroidoj estis rigardita kiel ne sufiĉe prestiĝa de la sciencaj aŭtoritatoj de Germana Demokratia Respubliko. Sub la reĝimo de tiu ŝtato, li donis al la asteroidoj nomojn politike neŭtralaj : nomoj de lokoj en Turingio, famaj sciencistoj aŭ komponistoj, ekzemple 2424 Tautenburg, 3245 Jensch, 3181 Ahnert3941 Haydn. Post la germania reunuiĝo, li elektis nomojn pri historio, kulturo, scienco kaj geografio, nomojn de amatoraj astronomoj aŭ de batalintoj kontraŭ la naziismo, ekz : 7256 Bonhoeffer, 7571 Weisse Rose, 8171 Stauffenberg kaj 11075 Dönhoff. Aliaj nomoj montras intereson pri la historio de la religioj : 17496 Augustinus, 27764 von Flüe kaj 96205 Ararat.

En 1995 li emeritiĝis, sed daŭrigas labori benevole por la observatorio.

En 2006, li ricevis la Federacian Meritkrucon. La asteroido 3859 Börngen estis tiel nomita en lia honoro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti