En telekomunikado  frekvencmodulado (FM) estas tekniko de modulado en kiu la dissendita informo estas surmetita al la portondo per variado de ĝia frekvenco. Tio ĉi kontrastas kun la amplitudmodulado, en kiu la amplitudo de la portondo estas variita laŭ la elsendita signalo, dum la frekvenco restas konstanta.

Animation of audio, AM and FM signals
Signalo povas esti portata de AM aŭ FM radioondo.

En analoga frekvencmodulado, kiel FM radio elsendado de aŭdsignalo reprezentanta voĉon aŭ muzikon, la tuja frekvenca variado, t.e. la diferenco inter la frekvenco de la portondo kaj ĝia centra frekvenco, estas proporcia al la modulanta signalo.

Ciferecaj datumoj povas esti kodataj kaj elsendataj per FM variante la frekvencon de la portondo inter difinita aro de frekvencoj reprezentantaj ciferojn - ekzemple unu frekvenco povas reprezenti duuman 1 kaj alia povas reprezenti duuman 0. Ĉi tiu tekniko de modulado estas konata kiel modulado per delokado de la frekvenco (angle: frequency-shift keying FSK). FSK estas ĝenerale uzata en modemoj kaj telefaksilaj modemoj kaj ankaŭ povas esti uzata por sendi morsan kodon.[1]

Frekvencmodulado estas ĝenerale uzata por FM radio elsendado. Ĝi estas ankaŭ uzata en telemetrio, radaro k.t.p.

En radioelsendado la  avantaĝo de frekvencmodulado estas, ke la proporcio inter  signalo kaj bruo  estas pli granda kaj sekve la frekvencaj interferoj  perturbas malpli ol en kazo de egalpovuma amplitudmodulita (AM) signalo. Tial la plejparto de muziko estas elsendata per FM radio.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Stan Gibilisco. (2002) Teach yourself electricity and electronics. McGraw-Hill Professional. ISBN 978-0-07-137730-0.