Fresno de la Ribera

Fresno de la Ribera estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco. Fresno de la Ribera estas tradukebla etimologie al Frakseno de la Riverbordo. Frakseno videblas en la blazono.

Fresno de la Ribera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49590
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 342  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 5° 34′ U (mapo)41.528333333333-5.5694444444444Koordinatoj: 41° 32′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 664 m [+]
Areo 13,34 km² (1 334 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fresno de la Ribera (Provinco Zamoro)
Fresno de la Ribera (Provinco Zamoro)
DEC
Fresno de la Ribera
Fresno de la Ribera
Situo de Fresno de la Ribera
Fresno de la Ribera (Hispanio)
Fresno de la Ribera (Hispanio)
DEC
Fresno de la Ribera
Fresno de la Ribera
Situo de Fresno de la Ribera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fresno de la Ribera [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 13,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 362 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 17 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti