Brot-Dessous

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Fretereules)
Brot-Dessous
Blazono de Brot-Dessous
Blazono de Brot-Dessous
Blazono de Brot-Dessous
Ponto de Saut de Brot [Akvofalo de Brot]
Ponto de Saut de Brot [Akvofalo de Brot]
Ponto de Saut de Brot [Akvofalo de Brot]
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46° 57′ 25″ N 6° 44′ 55″ O / 46.95694 °N, 6.74861 °O / 46.95694; 6.74861 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 25″ N 6° 44′ 55″ O / 46.95694 °N, 6.74861 °O / 46.95694; 6.74861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 97 (2010)
Areo 4,95 km²
Alteco 857 m super marnivelo
Poŝtkodo 2149
Komunumkodo 6405
Mapo de Brot-Dessous
Mapo de Brot-Dessous
Mapo de Brot-Dessous
vdr

Pri la komunumo redakti

Brot-Dessous estas komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 97 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Brot-Dessous situas ĉe la suda deklivo de la monto Solmon, kiu apartenas al suda ĉeno de la Neŭŝatela Ĵuraso. La sudan limon de la komunumo formas la rivero Areuse, kiu tie pasas la ĵursajn montoĉenojn en profunda ravino. La komunumo konsistas el la nomdona vilaĝeto Brot-Dessous kaj la vilaĝeto Fretereules sur alteco de 844 m en oriento ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 10 kaj Champ-du-Moulin-Dessus en la valfundo ĉe la bordo de Areuse, kie troviĝas la stacidomo. Ĉe la bordo de la rivero Areuse situas la akvoelektocentraloj Val-de-Travers kaj Les Molliats. La lasta liveras elektron al la urbo La Chaux-de-Fonds.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,95 km², de kiuj 79,2% estas kovritaj de arbaro, 12,5% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Brot-Dessous limas en nordo al Brot-Plamboz, en oriento al Rochefort, en sudo al Boudry, kaj en okcidento al Val-de-Travers.

Trafiko redakti

Tra Fretereules kaj Brot-Dessous pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10. En Champ-du-Moulin-Dessus situas stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Pontarlier. Tra Champ-du-Moulin mallarĝa vojo kondukas de Boudry supren al la kantona ĉefvojo n-ro 10 en Rochefort. De la aliaj du vilaĝoj de la komunumo Champ-du-Moulin ne atingeblas rekte tra la komunuma teritorio. Brot-Dessous kaj Fretereules ne disponas pri konekto al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Brot datiĝas el la jaro 998 kiel Broch. Dum mezepoko Brot-Dessous formis kune kun Brot-Dessus la komunumon Brot, kiu formis parton de la kastelvoktejo Boudry sub la regado de la grafoj de Neŭŝatelo. En 1888 la vilaĝo Brot-Dessus estis atribuita al la komunumo Brot-Plamboz. La loĝantaro de Brot-Dessous dum la pasinta jarcento forte malkreskis de 343 en la jaro 1900 al 95 en la jaro 2000. Ekde 2000 la nombro de la loĝantaro stagnis.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti