Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Freudwil (prononcu frojdvil; en la alemana lingvo: Froidwyl) estas vilaĝa kvartalo kaj iama civila komunumo de la komunumo kaj urbo Uster en la Distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis proksimume 1200 loĝantojn je la 31-a de decembro 2013.

Freudwil
Blazono de Freudwil
Blazono de Freudwil
Blazono de Freudwil
Freudwil
Freudwil
Freudwil
setlejo
Kantono Zuriko
Komunumo(j) Uster
Koordinatoj  47° 22′ 30″ N 8° 44′ 05″ O / 47.37500 °N, 8.73472 °O / 47.37500; 8.73472 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 30″ N 8° 44′ 05″ O / 47.37500 °N, 8.73472 °O / 47.37500; 8.73472 (mapo)
Nombro de loĝantoj ĉirkaŭ 1200
Areo ĉ. 2,5 km²
Alteco 545 m super marnivelo
Poŝtkodo 8610
Situa mapo de Freudwil
Situa mapo de Freudwil
Situa mapo de Freudwil
vdr

Geografio redakti

Freudwil situas sur monteto en nordnordokcidento de la urbo Uster. Ĝi estas kampara vilaĝo disigita de la cetera komunumo de arbaro. En nordokicdento Freudwil limas al Fehraltorf en sudokcidento al Wermatswil, en sudo sude de la arbaro aliflanke de la aŭtovojo al Kirchuster kaj Winikon-Gschwader, en sudoriento Werrikon, en oriento al Nänikon, kaj en nordoriento al Volketswil.[1]

Blazono redakti

Sur la pinto de la lerneja turo ekzistas veterflago, sur kiu videblas la abia simbolo de la flago de Freudwil. Ĝia ŝildo estis origine blua, sed per la decido pri la akcepto de la novaj kvartalaj blazonoj fare de la urbestraro de Uster en la jaro 1976 estis ŝanĝita la koloro de la ŝildo al la nuna arĝenta formo. La aktuala blazono do montras verdan abion kun ruĝa trunkon sur arĝenta ŝildo, kiu staras sur verda trimonto, por eviti intermiskon kun la blazono de la komunumo Bauma.[2]

Trafiko redakti

Freudwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En sudo de la vilaĝo troviĝas la alveturejo Uster-Nord al la svisa aŭtovojo A53. De tie la vojo de Freudwil kondukas al Freudwil. De la vilaĝocentro alia vojo kondukas al Wermatswil. Al la publika transportreto la vilaĝo estas konektita pere de la poŝtaŭto- kaj loka buslinio n-ro 827 tra Wermatswil al la stacidomo de Uster.

Vidindaĵoj redakti

Vidinda estas la trabfakaj kamparanaj domoj de la vilaĝo, kiu konservis sian kamparan aspekton, kaj la malnova lernejo kun la sonoriloturo, kiu estas la rekonilo de la vilaĝo.

Infrastrukturo redakti

En la vilaĝo troviĝas restoracio kaj baza lernejo. En Freudwil troviĝas grava gruominejo, kies rezervoj sufiĉos por ankoraŭ proksimume 15 jaroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Freudwil datiĝas el la jaro 1264 en bienlistoj de la habsburganoj kaj kiburganoj.[3]

Ĝis komence de la 20-a jarcento Freudwil ekzistis kiel aparta civilkomunumo. La 9-an de julio 1927 la iamaj civilkomunumoj de Uster estis kunigitaj al la hodiaŭa politika komunumo Uster. [4]

Bildoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti