Freyung estas la placo en Innere Stadt, la 1-a urbodistrikto de Vieno (Aŭstrio)[1].

Freyung
placostrato [+]

LandoAŭstrio
SituoVieno
- koordinatoj48° 12′ 43″ N, 16° 21′ 56″ O (mapo)48.211916.3656Koordinatoj: 48° 12′ 43″ N, 16° 21′ 56″ O (mapo)

Freyung (Vieno)
Freyung (Vieno)
DEC
Freyung
Freyung

Freyung (Aŭstrio)
Freyung (Aŭstrio)
DEC
Freyung
Freyung
Map
Freyung
Vikimedia Komunejo:  Freyung, Vienna [+]
vdr
La placo Freyung
La fontano Aŭstrio

Historio redakti

Ĝi estas triangula kaj nun situas ene de la Interna urbo, kvankam origine troviĝis ekster la romia fortikaĵo Vindobono, el kiu poste elkreskis Vieno. En la 12-a jarcento laŭ invito de la aŭstra duko Henriko la 2-a venis irlanda monaĥo, kiu en 1155 establis tie Schottenkloster (Skota monaĥejo, ĉar tiutempe Irlandon oni nomis Nova Skotlando). La benedikta monaĥejo ne subiĝis al la duka aŭtoritato, pro kio apuda placo, origine nomita “Ĉe la Skotoj”, baldaŭ ŝanĝis sian nomon al Frey (malnovgermane libera), kio transformiĝis al Freyung[1].

La fontano Aŭstrio redakti

Sur la placo situas la fontano Aŭstrio, konstruita en 1844-1846 de Ludwig Schwanthaler honore al la imperiestro Ferdinando la 1-a. Ino en la centro, kun ŝildo kaj lanco simbolas Aŭstrion. Ĉe ŝiaj piedoj staras kvar alegorioj kiuj simbolas Elbon, Danubon, Vistulon kaj Padon — kvar riverojn, kiuj fluas el la Norda, Nigra, Balta kaj Adriatika maroj. Tio aludas la centran situon de la Aŭstro-Hungara imperio en Eŭropo. Kiel modelo por la fontano servis Alma von Goethe, nepino de la aŭtoro de Faŭsto[1].

Apudaj konstruaĵoj redakti

Proksime troviĝas kolosa konstruaĵo de la Federacia ministerio pri edukado, en kiu interalie gastas la PaN (Partner of all Nations) — Federacio de la Societoj pri amikeco inter Aŭstrio kaj aliaj landoj, establita en 1946[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-06-12) Vagado tra Interna urbo de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-24. Alirita 2019-02-24.