Fribourg-Freiburg (stacidomo)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fribourg-Freiburg Poya (stacidomo). |
Fribourg/Freiburg estas fervoja stacidomo de Friburgo, Svislando.
Fribourg/Freiburg | ||
---|---|---|
Originala nomo | ![]() | |
![]() Stacidomo Fribourg/Freiburg
| ||
fervoja stacidomo • konstruaĵo | ||
Situo | ||
Lando | ![]() | |
Loko | Friburgo | |
Geografia situo | CH1903: 578047 / 183594 (mapo)46.8031467.1510468Koordinatoj: 46° 48′ 11″ N, 7° 9′ 4″ O; CH1903: 578047 / 183594 (mapo) | |
Geografia lokigo sur la mapo : Svislando Geografia lokigo sur la mapo : Kantono Friburgo Geografia lokigo sur la mapo : Friburgo (urbo) | ||
Ecoj | ||
Supermara alteco | 629.33 m s. m. | |
Trakoj | 5 | |
Kajoj | 3 | |
Historio | ||
Malfermo | 1862 | |
Administrado kaj utiligado | ||
Proprietulo | SBB | |
Trafikanto | SBB, TPF, BLS | |
Kodo | FRI | |
Kodo UIC | 8504100 | |
Linioj |
| |
En TTT | Fribourg-Freiburg ĉe Zazuko | |
Historio
redaktiEkde 1848, la Friburga registaro konsciis la bonon havi fervojon en sia ĉefurbo por kunligi Friburgon kun la aliaj partoj de Svisujo. Ĝi do reagis al tio, protestante kontraŭ la projekto konstrui fervojon kunligante Laŭzano,Iverdono, Payerne, Morato kaj Berno. Post tio, la registaro serĉis entreprenon, kiu volos konstrui transfriburgan fervojon. Julien Schaller, registarano kaj nacia konsiliano, sukcesis voligi la Pereire-firmaon investi en tiu projekto. Li argumentis, ke se unu landa fervojo pasas preter la Ĵuraso, estis pli sekura, ke la dua estus pli malproksime de la landlimoj.[1]
La linio de Berno ĝis Friburgo estis malfermata la 20-an de aŭgusto 1862, kaj tiu elvenante el Laŭzano la 2-an de septembro de la sama jaro. Ambaŭ estis kontruitaj de la Fervoja Societo de Okcidenta Svisujo[2]. Tiutempe, malgranda ligna stacidomaĉo nur ekzistis. La unua vera kontruaĵo ĝin en 1873 antataŭigis, konstruite de la arĥitekto Adolphe Fraisse. Ekde 1905, la urbestroj decidis, ke oni konstruu novan stacidomon ; la konstruadaj laboroj ekis la 16-an de majo 1927, nefore de la malnova stacidomo. La novan konstruaĵon oni inaŭguris la 31-an de januaro 1929[3].
La 7-an de septembro 2007, la malnova stacidomo iĝis kulturcentro enhavante kafejon, scenejon kaj estigante ĉiujare du festivalojn, nome la Belluard-Bollwerk International kaj la Internacia Friburga Filmfestivalo (FIFF). Ĝia buĝeto konsistas el 4,5 milionoj da svisaj frankoj. Tiu ĉi konstruaĵo estas nun rigardata, kiel historia monumento.
Kiam en 2011 la antaŭurba fervojo (RER) estis inaŭgurita de Svisa Fervojo, Berno-Lötschberg-Sempiono-fervojo kaj Transporto publikaj Friburgaj, la montropaneloj estis ŝanĝigita. Nun do legeblas : "Fribourg/Freiburg" por reliefigi la dulingveco de la kantono.
En septembro 2024, la renovigaj laboroj de la subvojaj tuneloj estis kompletitaj[4]. Plane, la tuta Stacidoma Placo estas renovigota en la baldaŭaj jaroj.
Situo
redaktiLa Friburga stacidomo troviĝas meze de la urbocentro de Friburgo. Oni ĝin atingas pere de trolebusoj kaj trajnoj tre facile. Oni ankaŭ povas nemalfacile aliri tien aŭte. Situiĝante ĝuste inter Berno kaj Laŭzano, la Friburga stacidomo idealas por trovi matĉaj veturadoj al regionaj celoj.
Referencoj
redakti- ↑ Dominique Meylan, « Une lutte intense pour gagner le rail », en la gazeto La Gruyère, 21-an de aŭgusto 2012. Legu rete.
- ↑ Ĵurnalo "Gazette de Lausanne", la 6-an de septembro 1862
- ↑ « La nouvelle gare de Fribourg », Revue SBB CFF, 3-a volumo, no 2, 15-an de februaro 1929, p. 24. Legu rete.
- ↑ Vidu la RTS : artikolo.