Friburgo

urbo en Svislando
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo "Freiburg" / "Fribourg" en Svislando. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Freiburg (apartigilo).

Friburgo (france Fribourg [fri'bu:r], germane Freiburg [frae'bυrk], itale Friburgo [fribur'go]) estas urbo de Svislando kaj ĉefurbo de Kantono Friburgo. Ĝi havis je la 31-a de decembro 2007 33 846 loĝantojn.

Friburgo
Blazono de Friburgo
Blazono de Friburgo
Blazono de Friburgo
Urba panoramo
Panoramo de la urbo
komunumo en Svislandoĉefurbo • ĉefurbo de kantono de Svislando • universitata urbo • urbo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 48′ 22″ N 7° 9′ 46″ O / 46.80611 °N, 7.16278 °O / 46.80611; 7.16278 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 22″ N 7° 9′ 46″ O / 46.80611 °N, 7.16278 °O / 46.80611; 7.16278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 33836
Areo 9,30 km²
Alteco 610 m super marnivelo
Poŝtkodo 1700-1709
Komunumkodo 2196
Mapo de Friburgo
Mapo de Friburgo
Mapo de Friburgo
vdr

Geografio redakti

Friburgo situas en la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Sarino. La malnova urbocentro troviĝas sur monteto, kiun ĉirkaŭfluas Sarino, kaj kiu leviĝas proksimume 40 metrojn super la rivera nivelo. La plej multaj kvartaloj de la urbo situas sur montetoj super la rivero, dum en la valo troviĝas nur malgranda parto de la malnova urbo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,30 km², de kiuj 17,0% estas kovritaj de arbaro, 13,4% servas por agrikulturo kaj 63,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Friburgo limas en nordo al Granges-Paccot, en nordoriento al Düdingen, en oriento al Tafers, en sudoriento al Sankt-Urso, en sudsudoriento al Pierrafortscha, en sudo al Marly, en okcidento al Villars ĉe Glano, kaj en nordokcidento al Givisiez.

Universitata urbo redakti

La urbo posedas universitaton kiu estas tre konata pro sia teologia fakultato kaj la fakto, ke ĝia programo estas komplete dulingva france kaj germane.

Vidindaĵoj redakti

Trafiko redakti

Friburgo situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo tra Laŭzano al Berno, Zuriko kaj Sankt-Galo. Ĝi samtempe estas regiona trajnnode de diversaj regionaj fervojlinioj. Ankaŭ la svisa aŭtovojo A12 pasas tra Friburgo. Per la eksprestrajnoj ambaŭ gravaj interkontinentaj flughavenoj de Svislando en Ĝenevo kaj Zuriko estas en malpli ol du horoj atingeblaj. Friburgo do ideale atingeblas.

Historio redakti

Friburgo estis fondita en la jaro 1157 de la duko Bertoldo la 4-a de Zeringo ĉe strategie favora loko sur rokalteco super la rivero Sarino kaj ricevis vastajn liberecojn. Post la formorto de la Zeringoj la posedo de Friburgo transiris al la Grafoj de Kiburgo.

En la jaro 1478 Friburgo akiris la statuson de libera regna urbo kaj en la jaro 1481 ĝi aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo.[3]

Famuloj redakti

En Friburgo mortis hungara ekonomikisto Károly Balás.

Esperanto en Friburgo redakti

En la jaroj 2010 kaj 2011 okazis Esperanto-kurso en la gimnazio Sainte Croix (Sankta kruco). Instruis Mireille Grosjean. La kurso daŭris 3 tagojn okaze de eksterkadraj aktivecoj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti