Thundorf TG

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Fridbärg)

Thundorf estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 273 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1 297 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Thundorf
Blazono de Thundorf
Kirchbergstrato en Thundorf
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 714879 / 267395 (mapo)47.5472222222228.9647222222222Koordinatoj: 47° 33′ N, 8° 58′ O; CH1903: 714879 / 267395 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1297
Areo 15,6 km²
Alteco 546 m super marnivelo
Poŝtkodo 8512
Komunumkodo 4611
Mapo de Thundorf
vdr

Geografio redakti

La teritorio de Thundorf kongruas kun la supra parto de la valo de la rivereto Thunbach, kiu alfluas en Matzingen al la rivero Murg. La komunumo situas oriente de la kantona ĉefurbo Frauenfeld.

Thundorf konsistas el la municipoj kaj setlejoj Thundorf, Wetzikon, Lustdorf, Kirchberg, Hessenbol, Reuti, Ufhofen, Grueb kaj Fridbärg.

Najbaraj komunumoj redakti

Thunodrf limas en nordo al Felben-Wellhausen kaj Hüttlingen, en oriento al Amlikon-Bissegg kaj Affeltrangen, en sudo al Lommis kaj Stettfurt, kaj en okcidento al Matzingen kaj Frauenfeld.

Trafiko redakti

Thundorf atingeblas per poŝtaŭto ek de Frauenfeld. Facile atingeblas ankaŭ la du aŭtoŝoseoj A1 kaj A7, kiuj preterpasas en sudo respektive nordo la komunumon.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Thundorf datiĝas el la jaro 888 kiel Tuomsdor.

La hodiaŭa politika komunumo Thundorf estiĝis en la jaro 1995 kadre de la turgovia komunumreformo per kunigo de la tri lokkomunumoj Thundorf, Lustdorf kaj Wetzikon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti