Fridotremo

sento de malvarmeco dum febro

Fridotremo, ektremofebrotremo, estas fiziologia reago de la korpo al la sensacio de malvarmo, kiel kiam la korpo estas subite eksponita al medio de pli malalta temperaturo, kaj ĝi povas aperi ene de serio de tremoj kun paleco. Ĝi rilatas al rapidaj malstreĉiĝoj kaj kuntiriĝoj de muskoloj kaj estas maniero generi varmon kiam la korpo sentas, ke malvarmas. Pro tio, ĝi povas esti ankaŭ signo de la dekomenca fazo de infekta malsano, estante ĝenerale asociataj kun la febro, kiel ĉe malario.

Specife lingve, fridotremo estas ektremo okazigita de malvarmo; ektremo estas komenca tremo en serio de kovulsietoj, dum febrotremo estas la tremo rilata al malvarmo sentita pro malsano. Plej ofte ne facilas distingi tion kaj la diversaj tialoj povas okazi koincide.

Fiziologie temas pri simptomo kiu okazas dum febro pro la liverado de citokinoj kaj prostaglandinoj kiel parto de la inflama reago, kiu pliigas la termoreguladon de la korpotemperaturo en la hipotalamo.