Fridtjof Nansen

norvega esploristo, humanisto kaj sciencisto
(Alidirektita el Fridtjof NANSEN)

Fridtjof NANSEN [FRITjof NANsen] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1861, mortis la 13-an de majo 1930) estis norvega elstara atleto, esploristo de la arkta cirklo, humanisto kaj sciencisto, kiu provis en la jaroj 1893–1896 atingi la nordan poluson per ŝipo, kaj kvankam li malsukcesis li estis aprezita pro la gravaj malkovroj kiujn li faris dum siaj vojaĝoj kaj novigado en la kampo de ekipaĵo kaj vestaĵo de polusaj esploristoj. Nansen ankaŭ gvidis la ekspedicion kiu unue transiris la insulon Gronlando.

Fridtjof Nansen
Nobel-premiito
Persona informo
Fridtjof Nansen
Naskonomo Fridtjof Wedel-Jarlsberg Nansen
Naskiĝo 10-an de oktobro 1861 (1861-10-10)
en Vestre Aker,  Svedio-Norvegio
Morto 13-an de majo 1930 (1930-05-13) (68-jaraĝa)
en Polhøgda, Bærum,  Norvegio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio ateismo vd
Lingvoj norvega vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Alma mater Universitato de Oslo vd
Partio Free-minded Liberal Party vd
Subskribo Fridtjof Nansen
Familio
Patro Baldur Fridtjof Nansen vd
Patrino Baronesse Adelaide Johanne Thekla Isidore Wedel Jarlsberg vd
Gefratoj Alexander Nansen • Sigrid Bølling vd
Edz(in)o Eva Nansen vd
Infanoj Odd Nansen • Irmelin Revold vd
Parencoj Hans Nansen • Hans Leierdahl Nansen vd
Profesio
Okupo zoologo • polusa esploristo • diplomatoprofesoropolitikistofotisto • rapidsketisto • verkisto vd
Laborkampo oceanografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mapo de la vojaĝo por transiri Gronlandon - la rekta supra linio estas la planita itinero kaj la malsupra linio estas la fakta itinero
Amasa tombo de la malsatmortintaj en decembro 1921, fotita de Nansen en Sovetunio

Interalie, li ellaboris la aparaton nomatan Nansen-botelo.

Kariero de diplomato kaj ŝtatisto redakti

Kiam fondiĝis la Norvega Reĝlando, Nansen iĝis la unua ambasadoro de sia lando en Londono (1906–08). Kiam li estis nomumita en 1917 al norvega komisiono traktante en Usono, li sukcesis atingi la forigon de malpermeso pri eksporto de artikloj al Norvegio.

Li gvidis en la unua asembleo de la Ligo de Nacioj la norvegan komisionon (1920) kaj li restis elstara reprezentanto de la asembleo ĝismorte.

La konsilio de la Ligo nomumis lin en aprilo de 1920 por ĉefkomisaro pri organizo de la germanaj kaj aŭstraj-hungaraj militkaptitoj el Sovetunio (500 000 soldatoj). Kvankam la soveta registaro ne rekonis la Ligon, ili emis persone traktadi kun Nansen. Li sciigis en septembro de 1922 en la tria asembleo de la Ligo, ke li plenumis la taskon: 427 886 militkaptitoj hejmenvenis.

La Internacia Komisiono de la Ruĝa Kruco dum aŭgusto 1921 petis lin helpi mildigi la malsategon en Rusio. Oni nomumis lin la 15-an de aŭgusto ĉefkomisaro de la afero kaj li jam interkonsentis kun la soveta registaro la 27-an de aŭgusto, laŭ kiu li malfermis en Moskvo la Internacian Oficon de la Rusa Helpo. Kvankam la Ligo de Nacioj rifuzis la financan helpopeton de Nansen, la paroloj antaŭ amasa aŭskultantaro kaj alvokoj je privataj organizoj ebligis kolekti la necesan sumon.

Je iniciato de Nansen, oni interkonsentis la 5-an de julio 1922 en Ĝenevo pri enkonduko de la t.n. „Nansen-pasportoj” por tiuj kiuj estas senlandaj. Oni fondis samloke en 1931 la Internacian Nansen-Oficejon por Rifuĝantoj, kiu agadis por interesoj de „blankaj” rusoj, turkiaj armenoj, germanaj judoj.

La monon, kiun li ekhavis per ricevo de la Nobel-premio pri paco dum la jaro 1922, li donis por internaciaj helpaj programoj. La Nansen-oficejo ricevis la Nobel-premion pri paco en la jaro 1938.

Literaturo en Esperanto redakti

Vidu ankaŭ redakti