Frieda Antonie Emilie von OPPELN-BRONIKOWSKI (naskiĝinta la 27-an de septembro 1866 en Iserlohn, mortinta la 2-an de majo 1945 en Oberhof) estis germana verkistino.

Frieda von Oppeln
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1866 (1866-09-27)
en Iserlohn
Morto 2-an de majo 1945 (1945-05-02) (78-jaraĝa)
en Oberhof
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Hans Hermann von Oppeln-Bronikowski vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Frieda estis la unua infano de la posta prusia generalleŭtenanto Hermann von Oppeln-Bronikowski kaj de ties edzino Elise Heyn havante kiel fraton la verkiston Friedrich von Oppeln-Bronikowski. En la 7.6.1900 ŝi edzigis en Seewis en Prättigau la svisan ĉefleŭtenanton Paul Langenheim. Tiam ŝi ŝanĝis sian familinomon; li mortis jam en 1904. Poste ŝi paralele uzis la fraŭlinan nomon kaj la pseŭdonimon Frieda von Oppeln.

Ŝi vivis luloĝeje diversloke en Berlino, laste ĉe Kreuznacher-strato nr 38. Tie ĉi ŝi vintre intertempe kun la verkistino Sophie Hoechstetter vivis sub ekonomie malfacila stato. Laŭpeto ŝi do ricevis inter 1929 kaj 1943 mondonacojn el fondusoj de la fondaĵoj Goethe- und Schillerstiftung (Vajmaro) kaj Joseph-Fastenrath-Stiftung (Kolonjo). Kiam ŝi sanigonte sin malĉeestis en la berlina loĝejo ĝi bombe detruitis kio kaŭzis kompletan malfortunon kaj perdigis ĉiujn havaĵojn al ŝi. Je la fino de ŝia vivo ŝi plurfoje estis en malsanulejoj kaj fleghejmoj. Sub neniam diskonigitaj cirkonstancoj ŝi mortis en la 2.5.1945 en Oberhof, en la ĉearbara pormalsanula hejmo Haus der Stadt Erfurt. Ŝia tombo ne troveblas.

Verkoj redakti

Libroj redakti

Laŭ modelo de la juna frato ŝi dediĉis sin al verkistado publikigante sub la pseŭdonimo Frieda von Oppeln:

  • 1922: en kadro de Serapis-libroj (eldonejo Carl Reißner, Dresdeno) la biografio Das Rätsel Kaspar Hauser
  • 1924: (eldonejo Paul Aretz) baroka amtragedio sub la titolo Königsmarck (strikte laŭ fontoj laŭ verkistina aserto)
  • 1926: romano Elisabeth. Das tolle Jahr 1848 (eldonejo K. F. Koehler, Berlin/Leipzig)
  • 1928: romano pri la frue mortinta verkisto Wilhelm Hauff Wen die Götter lieben
  • 1928: Immermann-romano Die klugen und die thörichten Jungfrauen ĉe la eldonejo Paetel, Berlin-Leipzig, 1930 (du eldonoj; nova eldono ĉe la eldonejo Die Buchgemeinde, Berlin SW 48)
  • 1936: romano Sophie Charlotte, Preußens erste Königin (eldonejo A. H. Payne, Leipzig)

Ŝiaj romanoj pri reĝino Charlotte (Prusio) kaj reĝino Elisabeth (Prusio) ĝuis novan eldonon ĉe eldonejo Voltmedia en Paderborno en 2005.

Tradukoj redakti

En la kadro de la multvoluma eldono pri Honoré de Balzac de la berlina eldonejo Ernst Rowohlt, Friedrich kaj Frieda aktivis kiel tradukantoj.

  • Honoré de Balzac, Eine dunkle Geschichte (sen jarindiko) kun la rakontoj Une ténébreuse affaire (tradukis Friedrich von Oppeln-Bronikowski)[1]
  • Une épisode sous la Terreur (tradukis Frieda von Oppeln)

Gazetoj redakti

Aĵoj de Frieda von Oppeln krome legiĝi povis gazetare:

  • 1920: Der Handschuh: Illustrierte Zeitung Leipzig (nr. 4032)
  • 1920: Frauenturnen, Die Gartenlaube (p. 330)
  • 1925: Immermann, Kölnische Zeitung
  • 1930: Aus der Regensburgerstraß kaj Königsmarck, Kölnische Zeitung (nr. 1)
  • 1933: Martin Luthers Kindheit, Illustrierte Zeitung Leipzig (nr. II)

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • projekto Historischer Roman (koncerne Frieda von Oppeln)
  • Kosch, Deutsches Literatur-Lexikon (koncerne Frieda von Oppeln)
  • Lexikon Westfälischer Autoren und Autorinnen 1750–1950 (koncerne Immermann)
  • Joseph A. Kruse, Frieda von Oppeln: Die klugen und die thörichten Jungfrauen (1928). Ĉe: Immermann-Jahrbuch 9/2008, p. 75–96
  • Gothaisches genealogisches Taschenbuch der adeligen Häuser, 1917, p. 612