Friedrich Adolph Roemer

Friedrich Adolph ROEMER (naskiĝinta la 14-an de aprilo 1809 en Hildesheim, mortinta la 25-an de novembro 1869 en Clausthal) estis germana geologo kaj juristo.

Friedrich Adolph Roemer
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1809 (1809-04-15)
en Hildesheim
Morto 25-an de novembro 1869 (1869-11-25) (60-jaraĝa)
en Clausthal
Lingvoj germana
Loĝloko Germanio • Clausthal
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Memorigilo Friedrich Adolph Roemer
Familio
Frat(in)o Ferdinand von Roemer
Okupo
Okupo botanikisto • universitata instruisto • geologo • paleontologo
vdr

Vivo redakti

Post studo de jursciencoj en Göttingen kaj Berlino li iĝis en 1831 minej-justiculo en Hildesheim kaj venis en 1840 al Bevenden kaj en 1843 al Clausthal. Tie li akiris en 1845 la docentistecon pri mineralogio kaj geologio kaj en 1862 la altlernejestrecon de la Teknika universitato. En 1867 li pensiuliĝis.

Graveco redakti

Roemer fondis la Municipan muzeon en Hildesheim. Li pioniris en la traktado de la transiraj epokoj ĵurasio kaj kretaceo en Germanujo en maniero kiu ebligis paraleligon kun aliaj ekstergermanaj evoluoj. Li verkis »Die Versteinerungen des norddeutschen Oolithengebirges« (Hannover 1835), »Die Versteinerungen des norddeutschen Kreidegebirges« (Hannover 1840–41), »Die Versteinerungen des Harzgebirges« (Hannover 1843), »Beiträge zur geologischen Kenntnis des nordwestlichen Harzgebirges« (Kassel 1850–66).

Por la leunis-a »Synopsis« li verkis la trian volumon »Synopsis der Mineralogie und Geognosie« (Hannover 1853). En 1882 on starigis je ties honoro monumenton en Clausthal.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909,, p. 98 (tie ĉi interrete)