Friedrich EBERT (naskiĝis la 4-an de februaro 1871, Heidelberg, Germanio – mortis la 28-an de februaro 1925, Berlino) estis gvidanto de la germana socialdemokrata partio kaj prezidento de la Vajmara Respubliko (1919-1925).

Friedrich Ebert
Persona informo
Friedrich Ebert
Naskiĝo 4-an de februaro 1871
en Heidelberg, Germana Imperiestra Regno
Morto 28-an de februaro 1925
en Berlino, Vajmara Respubliko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per peritoneito vd
Tombo Bergfriedhof vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Bremeno vd
Ŝtataneco Grandduklando BadenoGermanio vd
Partio SPD
Subskribo Friedrich Ebert
Familio
Patro Karl Ebert vd
Patrino Katharina Ebert vd
Edz(in)o Louise Ebert
Infanoj Friedrich Ebert Jr. • Karl Ebert vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Libera hansa urbo BremenoBerlino vd
1-a Regna Prezidanto de Germanio
1-a Prezidento de Germana Regno
Dum 11-an de februaro 191928-an de februaro 1925
Kanceliero de Germanio
Dum 9-a de novembro 191810-a de novembro 1918
Antaŭulo princo Max von Baden
Sekvanto Philipp Scheidemann

vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj komenciĝo de kariero redakti

Ebert estis filo de kudristo, li mem lernis metion de selfaristo kaj kiel metiisto traveturis Germanion. Li aliĝis jam june al la socialdemokrata kaj sindikata movadoj kaj reprezantis la sindikatan, laŭpaŝan socialismon. Lian atenton kaptis ĉiam praktikaj problemoj, ne ideologiaj diskutoj.

Ebert estis elektita en 1905 ĉefsekretario de la Germana Socialdemokrata Partio (SPD). Ebert reformis la internan administradon de la partio, oni ekuzis la tajpmaŝinojn kaj komencis arĥivigi la dokumentojn.

Ebert iĝis en 1913 posteulo de August Bebel kiel partia prezidanto. Ebert insistis apogi la dummilitajn senproprigojn (aŭgusto 1914) kaj la patrujon.

Ĉar la politikon de Ebert ne ĉiu akceptis, parto de ili forlasis la partion en marto de 1917 kaj fondis la Sendependan Socialdemokratan Partion de Germanio (USDP), kiu rifuzis la senproprigojn kaj la militan politikon. Alia elirinta grupo fondis la Komunistan Partion de Germanio (KPD). Tiuj du grupoj staris maldekstre de la Ebert-a politiko kaj klopodis pri perforta revolucio laŭ bolŝevista modelo, dum sekvantoj de Friedrich Ebert volis parlamentan demokration.

Dum la milito komenciĝis kunlaboro de la katolika Centra Partio, de la maldekstre-liberala partio kaj de la socialdemokratoj. La tri partioj kunlaboris sub gvido de princo Max von Baden en la nova registaro de oktobro 1918.

Oficoj redakti

La novembra revolucio ekis tri tagojn antaŭ la armistico kaj venkis la 9-an de novembro. Samtage Max von Baden – laŭ propra decido – transdonis la kancelieran postenon al Friedrich Ebert. Ebert tiam esperis je regenteco ene de la imperiestra sistemo, fakte estis nur unu tagon kanceliero. Li akceptis la revolucion la 10-an de novembro kiel fakton kaj fondis socialistan registaron el reprezantantoj de SPD kaj USDP. La registaro nomis sin Konsilio de Popolkomisiitoj kaj bazis sian potencon je la Laboristaj kaj Soldataj Sovetoj kaj elpaŝis en nomo de tuta Germanio, sed fakte tiu registaro estis arbitre kaj per malplimulto elektita en berlinaj uzinoj kaj armeo. Tiun registaron ŝanĝis nur la novelektita parlamento en januaro de 1919. La unua registaron formis la dua alianciataj partioj, ricevintaj 85 % de la voĉdonoj. La registaron gvidis Philipp Scheidemann, dum Ebert iĝis unua prezidento de respubliko.

Klopodoj de Ebert kaj Hugo Preuß (profesoro pri konstitucia juro) pri unueca Germanio (Einheitsstaat) ne sukcesis, Prusio rezervis sian ŝtatecon kaj lanadon ŝiris internaj bataloj. Pro tio Ebert apogis sin je Freikorps (kontraŭkomunistaj iamaj oficiroj). Restis ankaŭ la bienegoj.

La parlamentaj elektoj de 6-an de junio 1920 kondukis al malvenko de la tripartia alianco. La malvenkon kaŭzis la traktato de Versailles. Alia kaŭzo estis la Kapp-puĉo, kvankam ĝi kolapsis jam post kelkaj tagoj en marto 1920.

En januaro de 1923, Francio deklaris, ke Germanio ne plenumis reparaciajn devojn (karboliverojn), Francio kaj Belgio okupis la Ruhr-regionon. Ebert apogis la pasivan nacian kontraŭstaron kaj la ĝeneralan strikon kontraŭ la militara okupo. La striko do kaŭzis damaĝojn al la germana popolo, milionoj restis sen laboro, la inflacio galopis, Adolf Hitler preskaŭ sukcese puĉis en Bavario. Ebert anstataŭ Wilhelm Cuno nomumis Gustav Stresemann kancelieron, kiu sukcese bridis la inflacion kaj atingis liberiĝon de la Ruhr-regiono.

Ekstremaj dekstruloj senpaŭze atakis Ebert-on. Eĉ lian fruan morton rapidigis decido de germana juĝejo, ke li – en jura senco - perfidis la patrion, kiam li apogis dum la milito strikojn de la municiproduktaj laboristoj. Post la dua mondomilito, en la Federacia Respubliko oni konsideras Ebert unu el la patroj de la germana demokratio. En la naskiĝdomo de Ebert, en Heidelberg, nun troviĝas muzeo.

Vidu ankaŭ redakti