Friedrich Georg Jünger
Friedrich Georg JÜNGER (naskiĝinta la 1-an de septembro 1898 en Hanovro, mortinta la 20-an de julio 1977 en Überlingen) estis germana lirikisto, rakontisto kaj kulturkritika eseisto. Frato lia estis la famega verkisto Ernst Jünger.
Friedrich Georg Jünger | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de septembro 1898 en Hanovro | ||||
Morto | 20-an de julio 1977 (78-jaraĝa) en Überlingen | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle Universitato de Lepsiko ![]() | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Ernst Jünger kaj Johanna Deventer-Jünger (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto-juristo tradukisto filozofo ![]() | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo kaj agado
redaktiPost frekvento de Leopoldinum-gimnazio en Detmold li en 1916 volontulis milite. En julio 1917 li estis grave vundita apud Langemark. Post la milito studis li en Lepsiko kaj Halle sciencojn jurajn kaj financajn. En 1923 li doktoriĝis pri demandoj rilate al laŭdom-etaĝa posedo. Eĉ antaŭ asesoreco en majo 1926, li ekverkis por Stahlhelm-rondoj, ekz. por la periodaĵoj "Standarte" aŭ "Arminius". Ankaŭ la unuaj libroj de li samkuntekstaj estis, kun modelo de Karl Marx kaj ties manifesto (Aufmarsch des Nationalismus 1926).
En 1928 li sekvis la fraton Ernst al Berlino kie ambaŭ aliĝis kun Ernst von Salomon, Friedrich Hielscher, Arnolt Bronnen, Rudolf Schlichter, Alexander Mitscherlich kaj aliaj la bohemianoj naciemaj. Ili ankaŭ havis kontaktojn interesajn kun la eldonisto Ernst Rowohlt kaj intelektuloj maldekstraj kiel Bernard von Brentano kaj Bertolt Brecht. Berline li laboris por diversaj gazetoj naci-revoluciaj, ekz. "Der Vormarsch" de la kapp-puĉisto Hermann Ehrhardt, "Widerstand. Zeitschrift für nationalrevolutionäre Politik" de la iama socialdemokrato Ernst Niekisch kaj "Das Reich" de la religia-liberignaciemujo Friedrich Hielscher.
Pli grandan legantaron li havis verkante por la berlina ĵurnalo "Der Tag" de Hugenberg-konzerno. Famis lia polemikaĵo kontraŭ Thomas Mann, kiu igis Ludwig Haas verki replikon en sia periodaĵo "Die literarische Welt". Lia radika malŝato de la parlamentismo de Vajmara Respubliko kialiĝis per la tro severaj pacfar-kondiĉoj de la traktato de Versajlo. Plua politika radikiĝo datumas je la 1923-a jaro kun la Ruhr-okupacio, inflacio, senlaborecoj, malsato kaj separatismaj ribelideoj. Kun Lenino li pensis ke la Unua mondmilito estis eko de tutmondiĝ-konflitkoj kaj la devo mem imperii se ne voli esti imperiata (kp. Aufmarsch des Nationalismus, 1926). Antaŭ ĉi fono, Jünger taksis sian publicadon kaj lirik-faradon por intelekta rearmiĝado de venita kaj ekonomie prirabita patrujo. Konoj de la Júnger-oj sed ankaŭ de Ernst Niekisch baziĝis sur laborrondoj estigitaj Berline fare de la amasadejo sovetia (ekz. Arplan) kie eblis renkonti Karl August Wittfogel kaj Georg Lukács.
Kiam la nazioj potencen akiris en 1933, Jünger ilin suspektis pri troa burĝeco kaj provinca. Lia eldonisto Niekisch eĉ estis arestita en 1937 fare de Gestapo. Kun pasanta tempo, Jünger rezignis pri naci-revoluciemo kaj fariĝis konservativa kultur- kaj civilizokritikisto. Sekve li taksis la naziojn reprezentantoj de radike teknik-ema kaj raciisma moderno. Post multaj transloĝiĝoj, Jünger ekloĝis en 1941 je Überlingen ĉe Bodenlago. Tiam serĉis kontakton kun li ankaŭ Martin Heidegger pretanta je portempa kunlaboro. Kulturkritikon flegis Jünger ankaŭ post 1945. Forme li modernigis siajn lirikaĵojn. Tiurilatajn ideojn (kp. Rhythmus und Sprache im deutschen Gedicht, 1952) eĉ Johannes R. Becher kritike pripensis kaj pluevoluigis. Furoris la jünger-a rakontoprozo ekde la 1950-a jaroj. Krom multe da historioj aperis du aŭtobiografioj kaj tri romanoj. Menciindas ankaŭ nova traduko de la Odiseo.
En 1969 li publikigis Die vollkommene Schöpfung, kritiko de absoluta kredemo je nov-darvinismo. Komence de la 1970-a jaroj li fondis kun la inĝeniero kaj eseisto Max Himmelheber la periodaĵon "Scheidewege", kie jam tre frue temigatas ekologiismo kaj daŭripoveco. Kuneldonisto estis Jürgen Dahl, helpredaktoro kaj kolumnisto pri hortikulturo kaj ekologio.
Post 1945, Jünger estis prominenta verkisto ofte honorita. Li estis iel forgesata ekde la 1960-aj jaroj kiam ŝanĝiĝis la literaturaj kondiĉoj en Uesta Germanujo. Reviviĝo ŝajnis veni en la 1990-aj, kiam oni tradukis aferojn jünger-ajn en diversajn lingvojn.
Honoroj
redakti- 1950: Literaturpreis der Bayerischen Akademie der Schönen Künste (Munkeno)
- 1952: Immermann-Preis (urbo Duseldorfo)
- 1955: Bodensee-Literaturpreis (municipo Überlingen)
- 1956: Ehrengabe des Kulturkreises der deutschen Wirtschaft (federacia ligo de germanaj industriistoj)[1]
- 1957: Wilhelm-Raabe-Preis (Braunschweig)
- 1958: honora doktoreco de la universitato de Freiburg
- 1960: Großer Preis des Landes Nordrhein-Westfalen für Literatur (literaturpremio de Nordrejn-Vestfalio)
- 1963: Großes Bundesverdienstkreuz (federacia registaro)
Verkoj
redakti- Der Aufmarsch des Nationalismus, 1926 (2010 reapero faksimile)
- Krieg und Krieger, ĉe: Ernst Jünger: Krieg und Krieger, 1930, p. 51–67.
- Der verkleidete Theseus, Lustspiel in fünf Aufzügen, 1934.
- Gedichte, 1934.
- Der Krieg, poemoj. 1936.
- Über das Komische, 1936.
- Der Taurus, poemoj. 1937.
- Der Missouri, poemoj. 1940.
- Briefe aus Mondello, 1943.
- Wanderungen auf Rhodos, 1943.
- Griechische Götter, 1943.
- Die Titanen, 1944.
- Der Westwind. Ein Gedichtband, 1946.
- Perfektion der Technik, 1946. (Frankfurt am Main 2010, ISBN 978-3-465-02636-5)
- Die Silberdistelklause, poemoj. 1947
- Das Weinberghaus, poemoj. 1947.
- Die Perlenschnur, poemoj. 1947
- Griechische Mythen, 1947. (Frankfurt am Main 2001, ISBN 3-465-03141-5)
- Orient und Okzident, Essays. 1948. (Frankfurt am Main 1966, ISBN 3-465-00238-5)
- Gespräche, Frankfurt am Main 1948, ISBN 978-3-465-00217-8.
- Nietzsche, 1949. (Frankfurt am Main 2000, ISBN 3-465-03053-2 (kun postparolo de Günter Figal)
- Maschine und Eigentum, 1949.
- poemoj, Frankfurt am Main 1949, ISBN 978-3-465-00225-3.
- Gedanken und Merkzeichen, Aphorismen. 1949.
- Dalmatinische Nacht, rakontoj. 1950.
- Grüne Zweige. Ein Erinnerungsbuch, 1951.
- Iris im Wind, poemoj. Frankfurt am Main 1952, ISBN 978-3-465-00226-0.
- Rhythmus und Sprache im deutschen Gedicht, 1952.
- Die Pfauen und andere rakontoj, Carl Hanser München, 1952, darin: Spargelzeit, Der Knopf, Der weiße Hase, Ein kleiner Unfall, Urlaub, Nachtlichter, Hahnenkamm, Die Pfauen, Mönchsleben und Der blaue Stein
- Die morgenländische Stadt, poemoj. 1952.
- Die Spiele. Ein Schlüssel zu ihrer Bedeutung, Frankfurt am Main 1953, ISBN 978-3-465-00228-4.
- Sprache und Kalkül, 1953.
- Gedanken und Merkzeichen. Zweite Sammlung Aphorismen, 1954.
- Der erste Gang, romano. 1954.
- Der weiße Hase, rakontoj. Reclam Stuttgart, 1955, kie ene: Der weiße Hase, Spargelzeit, Die Pfauen
- Schwarzer Fluß und windweißer Wald, poemoj. Frankfurt am Main 1955, ISBN 978-3-465-00231-4.
- Zwei Schwestern, romano. 1956.
- Gedächtnis und Erinnerung, Frankfurt am Main 1957, ISBN 978-3-465-00234-5.
- Spiegel der Jahre. Erinnerungen, 1958.
- Kreuzwege, rakontoj. 1961.
- Sprache und Denken, Frankfurt am Main 1962, ISBN 978-3-465-00235-2.
- Wiederkehr, rakontoj. 1965.
- Es pocht an der Tür, poemoj. Frankfurt am Main 1968, ISBN 978-3-465-00239-0.
- Die vollkommene Schöpfung. Natur oder Naturwissenschaft? Frankfurt am Main 1969, ISBN 978-3-465-00241-3.
- Laura und andere rakontoj, 1970.
- Der Arzt und seine Zeit, 1970.
- Heinrich March, romano. Frankfurt am Main 1970, ISBN 978-3-465-00556-8.
- Homers Odyssee, 1979.
- Im tiefen Granit. Nachgelassene Gedichte, 1983.
Literaturo
redakti- Ulrich Fröschle: Friedrich Georg Jünger und der radikale Geist. Fallstudie zum literarischen Radikalismus der Zwischenkriegszeit. (=Kulturstudien, 6). Thelem, Dresden 2008, ISBN 978-3-939888-16-1.
- Andreas Geyer: Friedrich Georg Jünger. Werk und Leben. Karolinger Verlag, Wien/Leipzig 2007, ISBN 978-3-85418-121-7.
- Ralf Heyer: Die Maschine ist kein glücksspendender Gott. Fortschrittsskeptizismus und ökologische Visionen im Werk von Friedrich Georg Jünger. Ibidem-Verlag, Stuttgart 2000, ISBN 3-89821-068-5.
- Michael E. Sallinger: Wege und Zweige. Betrachtungen zu Ernst Jünger, Friedrich Georg Jünger, Martin Heidegger, Gottfried Benn, Carl Schmitt, Erhart Kästner und Armin Mohler. Studien-Verlag, Innsbruck k.a. 2002, ISBN 3-7065-1758-2.
- Fred Slanitz: Wirtschaft, Technik, Mythos. Friedrich Georg Jünger nachdenken. Ergon, Würzburg 2000, ISBN 3-933563-81-X.
- Friedrich Strack (eld.): Titan Technik. Ernst und Friedrich Georg Jünger über das technische Zeitalter. Königshausen & Neumann, Würzburg 2000, ISBN 3-8260-1785-4.
- Lovis Maxim Wambach: Grenzgänger zwischen Jurisprudenz und Literatur. Werner Krauss, Kurt Tucholsky, Friedrich Georg Jünger und Martin Beradt. Nomos-Verlag-Ges., Baden-Baden 2000, ISBN 3-7890-6512-9.
- Daniel Morat: Von der Tat zur Gelassenheit. Konservatives Denken bei Martin Heidegger, Ernst Jünger und Friedrich Georg Jünger. Wallstein, Göttingen 2007.
- Jörg Magenau: Brüder unterm Sternenzelt: Friedrich Georg und Ernst Jünger; eine Biographie. Klett-Cotta, Stuttgart 2012, ISBN 978-3-608-93844-9.