Friedrich Gottlieb Klopstock
Friedrich Gottlieb KLOPSTOCK [fri:drih gotli:b klopŝtok] (naskiĝis la 2-an de julio 1724 en Quedlinburg, mortis la 14-an de marto 1803 en Hamburgo) estis germana poeto.
Friedrich Gottlieb Klopstock | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Friedrich Gottlieb Klopstock pentrita de Caspar Füssli
| |||||
Persona informo | |||||
Friedrich Gottlieb Klopstock | |||||
Naskiĝo | la 2-an de julio 1724 en Quedlinburg, Imperia abatinujo Quedlinburg, ![]() | ||||
Morto | la 14-an de marto 1803 en Hamburgo, libera regna urbo, ![]() | ||||
Tombo | Ottensen [#] | ||||
Religio | luteranismo [#] | ||||
Etno | Germanoj [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Germanio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Jena | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Gottlieb Heinrich Klopstock [#] | ||||
Patrino | Anna Maria Klopstock [#] | ||||
Edz(in)o | Margareta Klopstock • Johanna Elisabeth Dimpfel, verh. von Winthem [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • dramaturgo • verkisto • lingvisto • in-home tutor [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Der Messias | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo kaj agadoRedakti
La pietisme edukita Klopstock jam kiel studento ĉe la Universitato de Jena Klopstock volis iĝi por la germanoj tiom grava kiom Homero por la helenoj respektive Vergilio por la romianoj. Filologiaĵojn li bonege estis lerninta en la Pforta-gimnazio. Samloke li skizis la unuajn kanton de impona epopeo pri la pasiono kaj la reviviĝo de la Savinto (Der Messias). En Lepsiko, kie li kontinuigis la studojn, li trovis bonan amikon, nome Schmidt, kiu instigis lin pri tio. En 1748 li unuafoje publike prezentis sin kiel lirikiston; samtempe aperis la tri unuaj kantoj de la Mesio. La furoro estas apenaŭ rakontebla, ĉar ĉio en ĝi estas kvazaŭ nova: la enhavo sur la kampo de germanlingva literaturo, la genieco kaj la juneco de la verkinto. Tuj la tute nekonata Klopstock eknombriĝis inter la plej gravaj epopeaj poetoj de Germanlingvio.
La verko laŭditis en maniero kiu povas esti taksita manio revada ĉe multaj, dume kelkaj volis la artistan ekskomunikadon de Klopstock. La saman jaron estis invito de Klopstock al Bad Langensalza por transpreni la edukadon de la infanoj de la parenculo Weiße. Tie ĉi li konatiĝis kun Maria Sophia Schmidt, la afabla fratino de sia amiko Schmidt, kiu en la odoj celebratas kun la nomo "Fanny". Sed la dameto ne respondis je la alproksmiĝoj de Klopstock kiu prie ege tristis. Johann Jakob Bodmer vokis la poeton en Svislandon, kie vivis la plej gravaj fanatikularo de la Mesio. Klopstock venis tien en 1750 kaj ĝuis ankaŭ la naturan belecon svisan. Post 9 monatoj li revenis en Germanujon kaj estis transprenonta paroĥestran lokon, kiam venis honorplena voko disde Kopenhago. Tie lia reĝa moŝto Frederiko la 5-a allogis per bona salajro. Dumvojaĝe en la nordon Klopstock renkontis en Hamburgo Margarethe Moller, maniulinego de liaj poemoj. Ŝin li gloris sub la pseŭdonimo "Meta" kaj "Cidli". Geedziĝo sekvis. Malgraŭ brila akcepto en Kopenhago Klopstock preferis la trankvilon malurban kaj simplan vivon kun Cidli. Tamen iĝis tiu ĉi periodo la plej kreiva en lia vivo.
Inter 1751-55 estiĝis la plej altvaloraj odoj kaj pluaj 10 kantoj de Mesio finfaritis (ilia presado estis en 1755). En julio 1754 li ekkunvivis kun Meta en plena feliĉo. Sed ŝi mortis en julio 1758 dum nasko. Ŝi entombigitis en la tombejo de Ottensen, kie troviĝas ankaŭ la tombo de li mem. Post la morto de la edzino li reiris en Danion, poste li setlis en Hamburgo. En 1792 li edzinigis la vidvinon von Winthem. Kiel maljunulo li ankoraŭ partoprenis la entuziasmon ĉirkaŭ la Franca Revolucio de 1789 - kaj ŝokitis pro la teruraĵoj faritaj en la kadro de la revolucio. La morto de Klopstock interesis tutan Germanujon.
GravecoRedakti
Klopstock meritegis pri la ekfloro de germana poezio kaj retoriko. Liaj ĉefaj verkoj estis: Der Messias, Hermann der Cherusker, liaj odoj, liaj fragmentoj pri lingvo kaj poeziarto. Aparte la odoj tre laŭdendas - ĉar en ĝi li elstaras per riĉeco da ideoj, lirika forto, profundeco kaj pureco senta. Private li estis tre afabla persono, serena, fidela kaj kompatema.
En la 2-a simfonio en c-minoro de Gustav Mahler, la releviĝo-simfonio, la teksto kantita de la koruso en la lasta movado, estas adapto de la teksto de Kloppstock (el 'Die Auferstehung', 'La releviĝo').
FontoRedakti
- Damen Conversations Lexikon, Band 6. [o.O.] 1836, p. 158-160, kio legeblas tie ĉi interrete.
Listo de verkojRedakti
- Messias (eposo, verkita ekde 1748)
- Oden (odoj, verkitaj ekde 1748, en unu volumo eld. 1771)
- Der Tod Adams (tragedio, 1757)
- Geistliche Lieder (ekleziaj kantoj, 1758-1769)
- David (tragedio, 1772)
- Die deutsche Gelehrtenrepublik... (prozaĵo, 1774)
- Trilogio (barda poezio):
- Hermanns Schlacht (1769)
- Hermann und die Fürsten (1784)
- Hermanns Tod (1787)
En Esperanto aperisRedakti
- La rozrubandoj. - En: Übertragungen = Tra(nskon)dukoj / trad. Guido Holz. - Messkirch : Gmeiner. 1988. - p. 20
Eksteraj ligilojRedakti
- http://gutenberg.spiegel.de/autoren/klopstoc.htm
- http://www.goethezeitportal.de/index.php?id=1736
- http://www.ub.fu-berlin.de/internetquellen/fachinformation/germanistik/autoren/multi_ijk/klopst.html Arkivigite je 2008-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
- http://gutenberg.spiegel.de/klopstoc/gedichte/0htmldir.htm