Friedrich Hölderlin

germana poeto

(Johann Christian) Friedrich HÖLDERLIN [johan kristjan fridriĥ HELderlin] (* la 20-an de marto 1770 en Lauffen am Neckar, † la 7-an de junio 1843 en Tübingen) estis germana poeto kaj filo de la administristo Heinrich Friedrich Hölderlin. Unu lia amiko estis la diplomato Isaac von Sinclair.

Friedrich Hölderlin
FK Hiemer - Friedrich Hölderlin (Pastell 1792).jpg
Persona informo
Johann Christian Friedrich Hölderlin
Naskiĝo 20-an de marto 1770 (1770-03-20)
en Lauffen am Neckar
Morto 7-an de junio 1843 (1843-06-07) (73-jara)
en Tübingen
Tombo Stadtfriedhof Tübingen [#]
Lingvoj germanafranca [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de TubingenoFriedrich-Schiller-Universitato Jena • Evangelical Seminaries of Maulbronn and Blaubeuren • Tübinger Stift [#]
Subskribo Friedrich Hölderlin
Familio
Patro Heinrich Friedrich Hölderlin [#]
Patrino Johanna Christiana Gock [#]
Gefratoj Heinrike Breunlin [#]
Edz(in)o
Profesio
Okupo poeto • bibliotekistoverkistotradukisto • romanisto • filozofo • libretisto • Hofmeister [#]
Aktiva dum 1797–1820 [#]
Verkado
Verkoj Lied der Freundschaft [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Li studis teologion en Tübingen, sed la preme severa etoso en la konvento igis lin fuĝi al la literatura kreado. Anstataŭ iĝi pastro li eklaboris kiel instruisto: unue en la turingia urbeto Waltershausen, poste (ekde 1796) por la familio de bankisto en Frankfurto ĉe Majno. Tie li enamiĝis al Susette GONTARD, la patrino de siaj lernantoj. Li devis forlasi Frankfurton, sed liajn spertojn tie poste spegulis la romano Hyperion. La sekvajn jarojn karakterizis fruktodona kreado en diversaj urboj. En 1802 – kiam li eksciis pri la morto de Susette Gontard – trafis lin unua nervokolapso. Kvankam li pli/malpli resaniĝis, li pro plia kolapso en 1806 estis sendita al kliniko. Post la diagnozo "nekuracebla mensmalsano" li pasigis la reston de sia vivo en la domo de lignaĵisto en Tübingen.

La verkostilo de Hölderlin situas inter klasikismo kaj romantikismo. La antikvecaj idealoj de beleco kaj amo, same kiel la harmonio inter Dio, homo kaj naturo estas centraj temoj de lia kreado.

Famaj verkojRedakti

  • Tübinger Hymnen (himnoj, 1791)
  • Hyperion (romanfragmento, 1797-99)
  • Der Tod des Empedokles (dramofragmento, 1798-1800)
  • Gedichte (poemoj, eld. 1826)

En Esperanto aperisRedakti

Eksteraj ligilojRedakti