Friedrich Maximilian Klinger

Friedrich Maximilian KLINGER (naskiĝinta la 17-an de februaro 1752 en Frankfurt am Main, mortinta la 9-an de marto 1831 en Tartu) estis germana verkisto. Krom Jakob Michael Reinhold Lenz li estis unu el la plej radikalaj kaj kreivaj dramatistoj de la epoko de Sturm und Drang: al ĝi cetere donis la nomon unu lia dramo de 1776.

Friedrich Maximilian Klinger
Persona informo
Friedrich Maximilian von Klinger
Naskiĝo 17-an de februaro 1752 (1752-02-17)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 13-an de februaro 1831 (1831-02-13) (78-jaraĝa)
en Tartu, Gubernio Livonio,  Rusia Imperio
Tombo Smolenska Luterana Tombejo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Libera urbo Frankfurto vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo • poeto • romanisto • militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kiel verkisto kaj soldato redakti

Li pasigis la junaĝon sub malriĉaj kondiĉoj sed povis studi juron danke al Goeto. La sama helpis en 1775 denove eldonigante la romantikajn Klinger-dramojn Otto kaj Das leidende Weib ĉe la eldonejo Friedrich Weygand en Lepsiko. Poste sekvis i.a. la dramoj Die Zwillinge (1775), Simsone Grisaldo (1776) kaj Sturm und Drang (1776). La unua titolo de la laste menciita estis Wirrwarr.

Inter 1776-77 li aniĝis al la teatrotrupo de Abel Seyler kiel aktoro kaj verkisto. Tiukonekse li renkontis i.a. Gotthold Ephraim Lessing kaj Friedrich Heinrich Jacobi. Poste li estis leŭtenanto en libera korpuso (1778/79). En 1780 aperis Prinz Seiden-Wurm. Dum la sama jaro realiĝis lia volo je oficira kariero en Peterburgo. En 1782 li faris vojaĝon tra Eŭropo kaj finis la dramon Elfride (1783) en Parizo. Reveninte Peterburgon li edziĝis al filino de kolonelo kaj eknomitis kelkajn jarojn pli malfrue ĉefmajoro.

En tiu tempo li dediĉis sin pli intense al la verkado de filozofiaj romanoj, ekz. Fausts Leben, Taten und Höllenfahrt (1791) pri la legendoj ĉirkaŭ Faŭsto. De 1803-16 li estis arkivisto ĉe la universitato de Tartu kie li peradis germanan kulturon kaj reprenis leterinterŝanĝon kun Goeto.

Literaturo redakti

  • Michael Müller: Philosophie und Anthropologie der Spätaufklärung. Der Romanzyklus Friedrich Maximilian Klingers. Wiss.-Verl. Rothe, Passau 1992 (= Passauer Schriften zu Sprache und Literatur; 4), ISBN 3-927575-06-2.
  • Fritz Osterwalder: Die Überwindung des Sturm und Drang im Werk Friedrich Maximilian Klingers. Die Entwicklung der republikanischen Dichtung in der Zeit der Französischen Revolution. Berlin: Schmidt 1979. (= Philologische Studien und Quellen; 96) ISBN 3-503-01288-5
  • Harro Segeberg: Friedrich Maximilian Klingers Romandichtung. Untersuchungen zum Roman der Spätaufklärung. Heidelberg: Winter 1974. (= Probleme der Dichtung; 14) ISBN 3-533-02315-X

Eksteraj ligiloj redakti