Friedrich Rückert

Friedrich RÜCKERT [fridriĥ riket] (naskiĝis la 16-an de majo 1788, mortis la 31-an de januaro 1866) estis germana poeto, tradukisto kaj orientalisto.

Friedrich Rückert
Persona informo
Friedrich Rückert
Naskiĝo 16-an de majo 1788 (1788-05-16)
en Ŝvajnfurto,  Sankta Romia Imperio
Morto 31-an de januaro 1866 (1866-01-31) (77-jaraĝa)
en Neuses, Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao,  Germana Federacio
Tombo Neuses vd
Lingvoj germanateluguaarabapersasanskritokoptaĉina vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario vd
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de Würzburg vd
Subskribo Friedrich Rückert
Familio
Edz(in)o Luise Rückers vd
Infanoj Heinrich Rückert • Anna Berger vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto • universitata instruisto • poeto-juristo • orientalisto vd
Laborkampo lingvoj de Azio vd
Aktiva dum 1814– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Friedrich Rückert

Li naskiĝis en Schweinfurt, filo de advokato. Ekde 1805 li studis juron, sed tri jarojn poste li forlasis tiun ĉi fakon por dediĉi sin al la studado de lingvoj. En la jaro 1810 li doktoriĝis en Jena. En 1815 li fariĝis redaktoro en Stutgarto kaj en 1818 li konatiĝis kun la orientalisto Joseph von Hammer-Purgstall, kiu vekis lian intereson pri la orientala literaturo. Ekde 1826 Rückert agis kiel profesoro pri orientalismo en Erlangen kaj ekde 1841 li okupis similan postenon en Berlino. En la jaro 1848 li ekloĝis en la bieno de sia edzino apud Coburg. Ek de la jaro 1810 li estis membro de la framasona loĝio en Hildburghausen.

Rückert mortis en Neuses apud Coburg en 1866.

La verkaro de Friedrich konsistas ĉefe el liriko, sed ankaŭ el dramoj, unu verseposo kaj fabeloj. Uzante la pseŭdonimon Freimund Raimar li verkis sian kontraŭ-Napoleonan poemaron Geharnischte Sonette. Kortuŝaj estas liaj Kindertotenlieder: kantoj, kiuj respegulas la doloron de la poeto pri la frua morto de du el liaj idoj. Renomon li gajnis ankaŭ per tradukaĵoj el i.a. la araba, hebrea kaj ĉina lingvoj. Li majstris entute tridek lingvojn.

Listo de verkoj redakti

  • Deutsche Gedichte von Freimund Raimar (enhavanta: Geharnischte Sonette, poemoj, 1814)
  • Östliche Rosen (poemoj tradukitaj, 1822)
  • Amaryllis (poemoj, 1825)
  • Hebräische Poeten, übersetzt und erläutert (tradukoj, 1831)
  • Die Weisheit des Brahmanen (6 volumoj, 1836-1839)
  • Leben Jesu (verseposo, 1839)
  • Saul und David (dramo, 1843)
  • Herodes der Große (dramo, 1844)
  • Heinrich IV. (dramo, 1844)
  • Liebesfrühling (poemoj, 1844)
  • Kindertotenlieder (kantoj verkitaj 1833/34, eld. 1872 kun muziko de Gustav Mahler)
  • Friedrich Rückert: Firdosi's Königsbuch (Schahname) Sage I-XIII. Aus dem Nachlaß herausgegeben von E. A. Bayer. 1890. Nachdruck: epubli GmbH, Berlin, 2010 ISBN 978-3-86931-356-6
  • Friedrich Rückert: Firdosi's Königsbuch (Schahname) Sage XX-XXVI. Aus dem Nachlaß herausgegeben von E. A. Bayer. Nachdruck der Erstausgabe. epubli Berlin, 2010, ISBN 978-3-86931-555-3. (Details)

Eksteraj ligiloj redakti