Friedrich TORBERG (pseŭdonimo de Friedrich Ephraim KANTOR), naskita la 16-an de septembro 1908 en Vieno, mortinta tie la 10-an de novembro 1979, estis aŭstria verkisto kaj ĵurnalisto. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.

Friedrich Torberg
Persona informo
Friedrich Torberg
Naskonomo Friedrich Ephraim Kantor-Berg
Naskiĝo 16-an de septembro 1908 (1908-09-16)
en Vieno
Morto 10-an de novembro 1979 (1979-11-10) (71-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Malnova juda tombejo en Vieno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco CislajtioĈeĥoslovakioUsono vd
Familio
Patro Alfred Kantor vd
Patrino Terezie Kantorová vd
Gefratoj Ilse Daus • Sidonie Kantor vd
Edz(in)o Marietta Torberg vd
Profesio
Okupo lingvistotradukistoverkistoscenaristoĵurnalistokritikisto vd
Aktiva en Prago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Torberg en Vieno

El liaj germanlingvaj verkoj konatiĝis precipe lia novelo Der Schüler Gerber hat absolviert ("lernanto Gerber sukcese ekzameniĝis"), en kiu li laboras pri spertoj el sia propra lerneja tempo, kaj lia epizodaro die Tante Jolesch ("onklino Joleŝ, aŭ la pereo de la kristana civilizo en anekdotoj"). Plej multe legataj verŝajne estas liaj tradukoj el Efraim Kiŝon.

Kiel judo li devis forlasi Aŭstrion en 1938 kaj iris al Francio kaj Usono. En 1951 li reiris al Vieno.

Sian pseŭdonimon li kunmetis el la familiaj nomoj de sia patro (kanTOR) kaj patrino (BERG). Iam malbone informita ĵurnalisto, kiu ne sciis pri lia juda genealogio, demandis lin, ĉu li havas skandinavajn antaŭulojn (Thorr estas nordia dio). Torberg ŝerce respondis: "Tio eblas. Laŭ tradiciaĵo iu mia praulo estis ŝipa rabeno ĉe Eriko la Ruĝa".

Eksteraj ligiloj redakti