Svisa esperantisto

Friedrich (Fritz) UHLMANN (1881-1938), estis svisa esperantisto, framasono. Li estis medicinisto, kaj laboris en Schussenried, Virtembergo

Uhlmann verkis lernolibron, vortareton, tradukis "Kulturceladoj de la nuntempo" de Auguste Forel en 1911. Li kunlaboris al la revuoj "Esperanto", "Monda Poŝto", "Internacia Medicina Revuo", "Vespera Horo".

Vivo redakti

Friedrich Uhlmann vizitis la gimnazion en Burgdorf kaj Berno kaj studis poste medicinon en la universitatoj de Berno, Zuriko, Bruselo (Belgio), Parizo (Francio) kaj Halle (Germanio). En 1907 li doktoriĝis kaj poste eklaboris kiel kuracisto en Huttwil, Kantono Berno, kie li en 1910 publikigis la Esperanto-revuon Verda Horo. En 1918 li fariĝis privatdocento pri farmakologio en la Universitato de Berno.[1]

Enciklopedio de Esperanto pri Uhlmann redakti


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

UHLMAN (ulman) Fr. , germanlingva sviso, d-ro med. Verkis lernolibron, vortareton, trad. „Kulturceladoj de la nuntempo“ de Forel, 1911. Kunlaboris al ,E‘, „Monda Poŝto“, „Int. Med. Revuo“, „Vespera Horo“.


Framasonaj aktivecoj redakti

Uhlmann estis aŭtoro de la unua framasonista ritualo en Esperanto, membro de la loĝio «Freundschaft und Beständigkeit», fondinto kaj seĝomastro de la loĝio «Zum Fels am Rhein», poste «Osiris», prezidanto de la «Allgemeine Freimaurerliga», aŭtoro de libro pri AASR, de la tri kateĥismoj kaj de la «Grosse Werklehre der Freimaurerei».

Verkoj redakti

  • Prof Dro A. Force. Kulturcelado de la nuntempo. Tradukis Dro F. Uhlmann. Esperanta Librejo, Genève, 1912?, 50pĝ.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti