Friedrichshain-Kreuzberg

urbodistrikto de Berlino

Friedrichshain-Kreuzberg estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 20,16 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 269 398 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 13 357 loĝantoj po km². Kreuzberg, la pli okcidenta parto de la distrikto, inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en la okcidenta parto de Berlino, "insule" ĉirkaŭita de la teritorio de GDR, dum Friedrichshain, la orienta parto, situis en orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas sudoriente de la urbocentro, proksimume same for de la norda kaj suda urbolimo. Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la okcidenta urboparto Kreuzberg konsideratis havi pli grandan koncentraĵon da turkoj ol iu alia urboparto en Eŭropo - iuj moketis, ke Kreuzberg estus la kvara plej granda turka urbo post Istanbulo, Ankaro kaj Izmiro. Post la reunuiĝo de Germanio kaj de Berlino la loĝantoj de la diversaj urbodistriktoj pli intermiksiĝis, tiel ke nun ĉie troveblas eksaj okcident- kaj orient-berlinanoj, turkaj kaj alietnaj urbanoj.

Friedrichshain-Kreuzberg
Maerchenbrunnen Berlin Friedrichshain Zugang 2.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10178 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 290 386  (2020) [+]
Loĝdenso 14 376 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 30′ N, 13° 27′ O (mapo)52.513.45Koordinatoj: 52° 30′ N, 13° 27′ O (mapo) [+]
Areo 20,2 km² (2 020 ha) [+]
Situo de Friedrichshain-Kreuzberg

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Friedrichshain-Kreuzberg [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Coat of arms of borough Friedrichshain-Kreuzberg.svg Friedrichshain-Kreuzberg
urbodistrikto de Berlino
Coat of arms of Berlin.svg
situo de la urbodistrikto ene de Berlino

Partneraj urbojRedakti

InternacieRedakti

  Ŝĉeĉino / Szczecin, Pollando – ekde junio 1996

  Kirjat Jam, Israelo – ekde 1990

  Istanbulo-Kadıköy, Turkio – ekde aŭgusto 1996

  Sofio-Oboriŝte, Bulgario – ekde majo 1999

  San Rafael del Sur, Nikaragvo – ekde januaro 1986

NacieRedakti