Frigyes Frank
Frigyes Frank [fridjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Frank Frigyes estis hungara pentristo, membro de Societo Benczúr.
Frigyes Frank | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1890 en Budapeŝto |
Morto | 24-an de oktobro 1976 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-2-25 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1908–1911) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Frigyes Frank [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1890 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de oktobro 1976 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFrigyes Frank studis en Reĝa Modela Belarta Altlernejo (1908-1911), poste en belarta akademio en Munkeno (1911-1914). Liaj plej gravaj instruistoj estis Ede Balló, Aladár Edvi Illés (pentristo), Tivadar Zemplényi, fine Angelo Jank. Dum la 1-a mondmilito li estis milita pentristo. En 1925 li studvojaĝis en Italio, poste li vivis 2 jarojn en Parizo. Inter 1929-1936 li somere pentradis en Mártély. Li ofte pentradis portretojn, pejzaĝojn, aĵpentraĵojn. Li ricevis premiojn inter 1913:-1975. Li havis edzinon, kiu ofte estis lia modelo.
El solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1913, 1935, 1944, 1958, 1968, 1991)
- Parizo (1927)
- Hódmezővásárhely (1965, 1981)
- Arthalo Budapeŝto (1973)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1911, 1922, 1925, 1933, 1936, 1951, 1957, 1969, 1971, 1979)
- Budapeŝto (1913, 1923, 1930, 1941, 1947, 1960)
- Munkeno (1914)
- Amsterdamo (1921)
- Venecia Bienalo (1922, 1926, 1930, 1932)
- Parizo (1926)
- Barcelono (1929, mondekspozicio)
- Bruselo (1935, mondekspozicio)
- Antverpeno (1958)
- Hódmezővásárhely (1962)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Virágcsendélet
- Csendélet szőlővel és almákkal (Ősz)
- Akt
- Mimi
- Tájkép
- Virágok
- Önarckép
- Montmartre este (1927)
- Fekvő női akt (1960)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2016-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2022-01-16 per la retarkivo Wayback Machine