Frigyes Károlyházy

Frigyes Károlyházy [fridjeŝ kArojhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Károlyházy Frigyes estis hungara fizikisto, profesoro. Lia origina nomo estis Fetter Frigyes.

Frigyes Károlyházy [1] naskiĝis la 28-an de decembro 1929 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de julio 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Frigyes Károlyházy frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon pri fiziko en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1952. Post siaj studoj li laboris en fizika instituto, kie pasis 48 jarojn. En 1956 li kandidatiĝis, en 1972 doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. En 1963 li ricevis la rangon docento, inter 1972 kaj 1999 li instruis en la menciita universitato kiel profesoro. Interrompoj okazis en 1964, kiam li esploris en Chapel Hill kaj en 1970 li instruis en Santiago de Ĉilio. Li ricevis 5 premiojn inter 1962 kaj 2006. Li okupiĝis konstante pri Teorio de la relativeco kaj kvantuma mekaniko.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Elektromágneses hullámok interferenciája a kvantum-elektrodinamikában (1952/53)
  • Strong Interactions in the Four Dimensional Isotopic Space (1959)
  • A Mach-elv az általános relativitáselméletben (1964)
  • Gravitáció és a makroszkopikus testek kvantummechanikája (1974)
  • A kvantummechanika alapfogalmainak elfogadtatása (1981)
  • Hungarae gentis decus (1998)
  • Az öcskös felesége (2007)

Fontoj redakti