Frigyes Nagy [fridjeŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Frigyes estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, agronomo.

Frigyes Nagy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1939 (1939-06-06) (84-jaraĝa)
en Mosonmagyaróvár
Lingvoj hungaraanglagermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ekonomia AkademioUniversitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikisto • inĝeniero-agronomo • ekonomikisto
vdr

Frigyes Nagy [1] naskiĝis la 6-an de junio 1939 en Magyaróvár (nun urboparto de Mosonmagyaróvár).

Biografio redakti

Frigyes Nagy frekventis baz- kaj mezlernejojn en sia naskiĝurbo (li lernis ankaŭ muzikon), poste samloke agrikulturan altlernejon inter 1957 kaj 1961. En 1962 li aliĝis al la komunistoj, poste en 1989 li forlasis ilin. Post lernado li laboris unu jaron en kolĥozo apud Gyõr kiel agronomo, poste ĝis 1967 li instruis en la supre menciita altlernejo. En 1967 li doktoriĝis en Gödöllő, krome li plulernis en Ekonomia Universitato pri Marx Károly inter 1963 kaj 1968 laŭ koresponda lernado, kie li akiris plian diplomon. Depost 1968 li laboris en ŝtata bieno. Tiutempe li laboris 2 jarojn en Tanzanio kiel agrikultura spertulo. Ekde 1973 li ankaŭ instruis en la altlernejo (kiel titulara docento), kie li atingis la instruan rangon titulara universitata profesoro en 1992. Li finis la instruadon, kiam li aĝis 70. Li estis parlamenta deputito inter 1994 kaj 1998, li estis nomumita ministro pri agrikulturo en 1996.

Li ricevis premiojn aŭ medalojn en inter 1987 kaj 2009. En 1962 li edziĝis, en 1966 filino naskiĝis.

Fontoj redakti